Arriaca

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arriaca estis setlejo de iberoj de karpetana deveno en la centro de la Iberia Duoninsulo ene de Karpetanio. En la 3-a jarcento ĝi aperis menciita en la "Itinerario Antonino A-24" kaj en la "Itinerario Antonino A-25" priskribita per la titolo "Alio itinere ab Emerita Cesaragustam 369" kiu tradukeblas kiel "Alia vojo el Merido al Zaragozo, 369 mejloj", inter la setlejoj Complutum kaj Caesada.

En la Romia Hispanio ĝi estis enhavata ene de la provinco Carthaginiensis. Ĝi estas foje konsiderata kiel la deveno de la aktuala Guadalajara (Hispanio); tamen, estas arkeologia pruvaro nek de Arriaca nek de alia fiksa setlejo proksime de la urbo Guadalajara laŭ tio malmulta havebla pri la deveno de Guadalajara en Arriaca.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ORTIZ, Antonio. Historia de Guadalajara. Editorial Aache. Guadalajara, 2006. Página 14. ISBN 84-96236-82-X.