Blua paruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blua paruo
Blue-Tit.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Cyanistes Parus
Specio: Blua paruo Cyanistes caeruleus
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Cyanistes caeruleus

Linnaeus 1758

Blua paruo (Parus caeruleus kaj ĵuse Cyanistes caeruleus) estas tre komuna insektomanĝanta birdo de la familio de Paruedoj kaj ordo de Paseroformaj facile observebla ĉirkaŭ domoj. Ĝi estas loĝanta birdo, tio estas, plej parto de birdoj ne migras.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Resume blua krono, blankaj frunto kaj vangoj kun nigra streko tra okulo kaj blanka streko super ĝi, nigra gorĝo, flavaj subaj partoj kun iom da blueca nuanco ventre, bluaj flugiloj kaj vosto, olivverda dorso.

Longeco 10.5 al 12 cm. Enverguro 19-21 cm

La lazurblua krono kaj la malhelblua al nigra linio pasanta tra la okulo kaj ĉirkaŭanta la blankajn vangojn al la mentono donas al la Blua paruo ĝian distingan aspekton. La frunto kaj markita strio en flugiloj estas blankaj. La nuko, flugiloj kaj vosto estas bluaj kio nomigas la specion; la dorso estas flavverdeca; la subaj partoj estas ĉefe sulfurflavaj kun malhela linio suben en ventro. La beko estas nigra, la gamboj bluecgrizaj kaj la irisoj malhelbrunaj. Junuloj estas rimarkinde pli flavaj.

Tiu estas komuna kaj populara eŭropa ĝardenbirdo, pro ties akrobata saltetado dum manĝado de semoj aŭ graso. Ili kantas ian metalan tii, tii, tii (el tio oni nomas la specion en la hispana “herrerillo”, tio estas forĝisteto) aŭ plendema ĉuaa. La kantoperiodo daŭras preskaŭ la tutan jaron, sed ĝi estas plej ofte aŭdata dum februaro al junio.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Blua paruo ripoze surbranĉe.

Tiu palearkta specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia Systema naturae en 1758 kiel Parus caeruleus.[1]

Tiele ĝi estis konata dum pli da du jarcentoj. Poste plej parto de fakuloj pluhavis Cyanistes kiel subgenro de Parus, sed la British Ornithologists' Union traktas Cyanistes kiel distinga genro. Tio estas konfirmata de analizoj de DNA kiuj sugestas ke Cyanistes ne nur estas distinga, sed eĉ ne proksima de aliaj paruoj, spite la simila morfologio (Gill et al., 2005).

La du tradiciaj subspecioj de la Kanarioj (teneriffae) kaj de nordokcidenta Afriko el norda Maroko al norda Libio (ultramarinus) estas distingaj. La subspecio de la Kanarioj havas nigran kronon, kaj la afrika formo havas bluan dorson. Oni faras studojn por disigi tiujn populaciojn en du distingajn speciojn, kun specifa "salteta" distribuado laŭ insuloj (Kvist et al., 2005; Kvist, 2006; Sangster, 2006):

  • Afrokanaria blua paruoUltramara paruo, Parus ultramarinus Bonaparte, 1841 (La Palma, Hierro, Fuerteventura, Lanzarote, NOk Afriko)
  • Kanaria blua paruo, Parus teneriffae Lesson, 1831 (Tenerife, La Gomera, Gran Canaria)

La unua enhavus 3 aŭ 4 subspeciojn (palmensis, ombriosus kaj ultramarinus/degener), dum la dua enhavus la nomigan P. t. teneriffae kaj la sennoma distinga formo de Gran Canaria.

Pleskea paruo (Cyanistes × pleskei) estas komuna hibrido inter tiu specio kaj la Lazura paruo en okcidenta Rusio.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Blua paruo estas iomete pli eta ol granda paruo kun kiu ĝi ofte estas vidata. Tiuj du paruaj specioj havas similajn morojn kaj vivmanieron, tamen la blua paruo havas pli strikte insektan dieton kaj dum vintro ĝi aldonas prefere semojn ol fruktojn. Ankaŭ ĝi preferas pli mallarĝajn kavojn por nesti. Se oni preparas artefaritajn nestujojn por la specio, la ronda eniro devas esti ĝuste 30 mm vasta.

La blua paruo estas ofta specio en fruktarbaroj, arbaroj kaj parkoj. Ĝia natura biotopo estas ĉiamverdaj kaj miksitaj arbaroj.

La Blua paruo ofte ascendas trunkon per rapidaj saltetoj, kvazaŭ certiedoj. Kutime la birdo ripozas en hederoĉiamverdo, sed dum aĉa vetero ĝi rifuĝas en truo. Bluaj paruoj estas tre lertaj kaj viglaj kaj povas pendiĝi el io ajn.

La Blua paruo havas averaĝan vivdaŭron de 1.5 jaroj [1]

Dieto[redakti | redakti fonton]

La Blua paruo estas valora detruanto de plagoj, kvankam ĝi ne estas entute konsiderata kiel profitiga specio. Ili ŝatas burĝonojn de diversaj arboj kaj disŝiras ilin por serĉi insektojn. Tamen neniu specio detruas pli da kokcidoj kaj afidoj, la plej danĝeraj plagoj de multaj plantoj. Ili manĝas larvojn folimanĝantajn kaj verdajn tineojn tortrix (Tortricedoj). Ankaŭ manĝas semojn, kiel la resto de la familio.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Manĝigante idon
Multaj tipoj de truoj taŭgas.
Cyanistes caeruleus

Ili povas nestumi en ĉiu ajn taŭga truo de arbo, muro aŭ stumpo, aŭ en artefarita nestoskatolo, ofte konkurence kun la Hejmpasero aŭ la Granda paruo. Malmultaj birdoj plie pretas akcepti la protekton de nestoskatolo; la sama truo estas reuzata jaron post jaro, kaj kiam paro mortas alia paro ekposedas la truon.

Tiu birdo estas defendema kaj atakas entrudulon. Dum protekto de ovoj ĝi levas sian kreston, sed tio estas signo de ekscitiĝo pli ol kolero, ĉar ĝi levas ĝin ankaŭ dum nuptaj ceremonioj. La nestomaterialo estas kutime musko, lano, haro kaj plumoj, kaj la ovoj estas demetataj en aprilo aŭ majo. La nombro de ovoj estas ofte granda, sed 7 au 8 estas plej kutimaj kaj pli grandaj ovodemetadoj estas ofte tasko de du aŭ pliaj inoj.

Lernado[redakti | redakti fonton]

Interesa ekzemplo de kulture transmitita lernado ĉe birdoj estis la fenomenono de la 1960-aj jaroj kiam Bluaj paruoj instruis unu alian kiel malfermi la tradiciajn britajn botelojn de lakto kun aluminiaj kovriloj por atingi la supran kremon. Tiu kutimo ĵus malpliiĝis pro nova kutimo aĉeti senkreman lakton kaj anstataŭigo de antaŭporda liverado por supermerkata aĉetado de lakto.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La blua paruo vivas en nordokcidenta Afriko, Eŭropo kaj okcidenta Azio (Turkio, Sirio).

Konservado[redakti | redakti fonton]

La populacioj de Bluaj paruoj ofte malpliiĝas konsiderinde dum malvarmegaj vintroj aŭ post malfruktodonaj reproduktaj sezonoj kiam la vetero estas malvarma kaj humida, ĉefe se tio koincidas kun la eliro de la raŭpoj el kiuj oni manĝigas la idojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., 190. "P. remigibus caerulescentibus : primoribus margine exteriore albis, fronte alba, vertice caeruleo." 

Kelkaj fotoj de blua paruo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Gill, Frank B.; Beth Slikas and Frederick H. Sheldon (2005). "Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene.", gazeto : Auk, volumo : 122, paĝoj : pp. 121-143 DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2 HTML resumo

Kvist, Laura (2006). "Response to "Taxonomic status of 'phylogroups' in the Parus teneriffae complex (Aves)" by George Sangster", gazeto : Molecular Phylogenetics and Evolution, volumo : 38 COI:10.1016/j.ympev.2005.10.012 (HTML resumo)

Kvist, Laura; J. Broggi, J.C Illera, and K. Koivula (2005). "Colonisation and diversification of the blue tits (Parus caeruleus teneriffae-group) in the Canary Islands", gazeto : Molecular Phylogenetics and Evolution, volumo : 34, paĝoj : pp. 501–511 COI:10.1016/j.ympev.2004.11.017 (HTML resumo)

Sangster, George (2006). "c status of "phylogroups" in the Parus teneriffae complex (Aves): Comments on the paper by Kvist et al. (2005). Molecular Phylogenetics and Evolution", gazeto :, volumo : 38, paĝoj : pp. 288–289 COI:10.1016/j.ympev.2005.10.009 (HTML resumo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj