Esparta ligeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Esparta ligeo
Lygeum spartum
Lygeum spartum
Biologia klasado
Regno: Plantae Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Pooideoj Pooideae
Tribo: Nardeae
Genro: Lygeum
Specio: L. spartum
Lygeum spartum
(L.) Kunth.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Lygeum spartum
Muzeo de Tuluzo

La esparta ligeoesparta herbo (Lygeum spartum) estas plantospecio el la familio de la poacoj, adapta al regionoj sekaj kun argilaj, marnaj, gipsaj kaj salecaj grundoj de la Mediteranea regiono. Kutime oni reciproke konfuzas la alfon kaj la espartan ligeon.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo spartum devenas de la greka spárton, alfogreso, aludante la similecon de alfogreso kaj esparta ligeo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa specio troviĝas en orienta kaj suda Hispanujo, kaj en la Balearoj. La planto ankaŭ estas indiĝena en Italujo kaj je la suda marborda zono de la Mediteraneo, ekde Maroko ĝis Egiptujo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Estas herba staŭda kaj rizoma planto kiu altas unu metron. Ĝi havas flav-verda ĝis blankeca koloro. Ĝiaj ŝosoj konstituas dikajn pajlotigojn kiuj estas kovritaj je la bazo kun skvamoj. La folioj, kun aspekto de junko, estas rulvolvitaj, por redukti tiamaniere la perdon de akvo pro transpirado.

La floroj konstituas spikon, kovrita de grandaj silkecaj haroj kaj ĉirkaŭita de brakteo de 3 ĝis 9 centimetroj. Se la planto troviĝas sen la floro, oni nefacile distingas ĝin de la alfo (Stipa tenacissima).

Uzado[redakti | redakti fonton]

Antaŭe ĝi havis industrian utilon por fabriki esparton. En Aragono oni rikoltis la foliojn por plekti ilin kaj fabriki ŝnurojn nomitaj "fencejos" kun kiuj oni ŝnuris la faskojn de greno post la rikolto de la cerealoj. Ĝi ankaŭ estis uzata por fari la pajlomatracojn por la soldatoj.

En Níjar (Almerio), la planto estas uzata por la enpakado de la keramiko en kestoj, por protektado kontraŭ la skuiĝo dum sia transporto. Simila uzado ekzistas en la Murcia regiono, en tiu ĉi okazo por protekti la transportendajn melonojn.

Esparta ligeo ankaŭ utilas por la kapra kaj ŝafa paŝtado. Sammaniere kiel la alfo, la esparta ligeo estas uzata por la fabrikado de espartaĵoj.

Nuntempe oni agnoskas ĝian ekologian valoron kiel protektanto de la grundo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]