Melono (frukto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Melono.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
melono
Melono
Melono
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: Dilleniidae
Ordo: Violales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: Cucumis
Cucumis melo
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Melono estas tropika planto, specio de kukumo (Cucumis melo) kun grandaj globformaj aŭ ovoformaj fruktoj kun sukplena dolĉa karno plejofte flava aŭ verdeta. Ankaŭ la frukto mem nomiĝas melono. Atentu ne konfusi kun la dolĉajn melonojn kaj akvomelonojn.

Kantalupo (Cucumis melo)
Semoj de muskedoj
Kantalupo (Cucumis melo)
Kantalupo (Cucumis melo)
Melono
Dolĉa melono

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo devenas de la greka kaj signifas "granda pomo".

Melonospecioj[redakti | redakti fonton]

  • Dolĉaj melonoj (Cucumis melo), ĉirkaŭ 500 specoj
    • Kantalupo Melono kun verukeca ŝelo (Cucumis melo var. cantalupensis) (vidu la foton)
      • Melono blankeca kun malhelaj strioj ("Charentais"), ĉefe el Francio
      • Melono globforma flava ("Ogen")
    • Melonoj kun reteca ŝelo (Cucumis melo var. reticulatus)
      • Melono verdeca ("Gali")
    • Mielaj melonoj kun glata ŝelo (Cucumis melo ssp. melo var. inodorus)
      • Melono ovoforma, flava ("Kanario")
      • Melono globforma, flava ("Casaba")
      • Melono "Honey Dew"
    • Korea melono

Notinde unu ĉina kulturvario havas esperantan nomon verda stelo[1]. Tiun kulturvarion kreis Huang Yinbao en la 1990-aj jaroj.

Matureco[redakti | redakti fonton]

Matura melono sonoras obtuze kaj kave kiam oni frapas ĝin, malmaturaj melonoj apenaŭ sonoras iel. Kvankam melonoj ankoraŭ maturiĝas post la rikolto, plejbongustaj estas tiuj kiuj finmaturiĝis sur la kampoj. La dolĉa odoro de la frukto estas alia indiko de matureco. Maturaj melonoj estas pli pezaj ol malmaturaj.

La flanko de la melono kiu kuŝis surtere iĝas iel helverdeca, sed la koloro de la ŝelo neniam estas indiko pri la matureco. Bruneca aŭ malseketa tigo estas indikas supermaturecan frukton.

Prefere oni ne manĝu malmaturajn fruktojn, ĉar ili estas laksigaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2001-05-17. Alirita 2001-05-17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Seed Savers