Mallongbeka tufalaŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mallongbeka tufalaŭdo
Mallongbeka tufalaŭdo
Mallongbeka tufalaŭdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genro: Galerida
Specio: G. theklae
Galerida theklae
(Brehm, AE, 1857)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

La Mallongbeka tufalaŭdo, Galerida theklae, estas specio de alaŭdo aŭ birdoj de la genro Galerida kaj familio de Alaŭdedoj, kiu loĝas en Iberio, norda Afriko, kaj sub-Sahara Afriko el Senegalio okcidente al Somalio oriente. Temas pri loĝanta nemigranta specio.

Temas pri komuna birdo de seka malferma kamparo, ofte je ia altitudo. Ili nestumas surgrunde, kie la ino demetas 2 al 6 ovojn. Ties manĝo estas semoj kaj insektoj, tiuj lastaj ĉefe dum la reprodukta sezono.

Temas pri malgranda alaŭdo, iomete pli malgranda ol la kampalaŭdo. Ĝi distingiĝas inter la aliaj alaŭdoj per sia komoforma tufo levebla sur la krono. Kiel aliaj alaŭdoj, estas bruna supre kun pli helaj subaj partoj brunstriita enbruste, sed ĝi estas iom pli grizbruna ol la kampalaŭdo kaj ne havas la blankajn bordojn de la flugiloj kaj vosto de tiu specio kaj ankaŭ la dorsa striado estas malpli videbla, ĉar tiu ĉi estas pli ĝenerale bruna eĉ pli bruna ol la proksima parenco la tufalaŭdo (ĉefe ĉe suba dorso kaj vosto) kaj pro tio estas sufiĉe videbla la superokula blankeca strio. Krome kaj diference el tiu, tiu ĉi havas iomete pli mallongan bekon (de kie venas la specifa nomo) kaj estas pli klare striita en la brusto kaj montras grizan koloron en la subflugiloj anstataŭ ruĝecan.

La kanto estas melodia kaj varia, kun plendeca fajfado. Ĝi estas pli milda kaj altatona ol tiu de la tufalaŭdo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]