Tufalaŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tufalaŭdo
Tufalaŭdo
Tufalaŭdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genro: Galerida
Specio: G. cristata
Galerida cristata
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Tufalaŭdo ĉe Nacia Parko Sultanpur en Gurgaon, distrikto de Harjano, Barato.
    Tufalaŭdo ĉe Hodal en Faridabad, distrikto de Harjano, Barato.

    La Tufalaŭdo, Galerida cristata, estas specio de alaŭdo aŭ birdoj de la genro Galerida kaj familio de Alaŭdedoj, kiu loĝas en plej parto de mezvarma Eŭrazio el Portugalio al nordorienta Ĉinio kaj orienta Barato, kaj en Afriko sude ĝis Niĝero. Temas pri ne-migranta, kaj la loĝanta naturo de tiu ĉi specio estas bildigita de la fakto, ke ĝi estas nur tre rara vaganto al Britio, spite al reproduktado tiom proksime kiom ĝis norda Francio. La specifa latinlingva nomo G. cristata signifas “kun kresto” kaj ja tiu karaktero identigas facile la specion, ĉar ĉe aliaj alaŭdoj de aliaj genroj, se estas kresto, ne estas tiom facile videbla kiel ĉe la membroj de la genro Galerida. Krome temas pri specio kiu kutime ĉeestas kamparvojojn kie facile videblas ĝis je 2 aŭ 3 metroj, do facile videblas la birdo kaj ties kresto.

    Temas pri komuna birdo de sekaj malfermaj kampoj kaj terkultivejoj. Ĝi serĉas mediojn ege sekajn, ĉefe duondezertojn; same kiel la Kampalaŭdo la enspaciĝo de moderna homa civilizacio estigis malnaturajn mediojn similajn al la iliaj naturaj, kie ili enspaciĝis. En ĝia kazo: ŝoseoj, kaj en tempo kiam abundis Ĉevaltira veturado ili vizitadis vojojn, kie ili nutris sin el la fekbuloj de la ĉevaloj, nuntempe ilin oni renkontas ĉirkaŭ superbazaroj, en aŭtohaltigejoj, forlasitaj terenoj, placoj. Sed ilia plej taŭga kaj tipa medio estas la dezertoj kaj stepoj de mezokcidenta kaj centra Azio, teroj de ŝtonetoj kaj "Tabrizaj poploj" kiel montras la bildo.Ĝi nestumas surgrunde, kie la ino demetas 2 au 3 ovojn. Ties manĝaĵo estas semok kaj insektoj, tiuj lastaj ĉefe dum la reprodukta sezono.

    Temas pri malgranda alaŭdedo, iomete pli granda kaj diketa ol la kampalaŭdo. Ĝi distingiĝas inter la aliaj alaŭdoj per sia komoforma tufo levebla sur la krono. Kiel aliaj alaŭdoj, estas bruna supre kun pli helaj subaj partoj brunstriita enbruste, sed ĝi estas iom pli grizbruna ol la kampalaŭdo kaj ne havas la blankajn bordojn de la flugiloj kaj vosto de tiu palearktisa specio kaj ankaŭ la dorsa striado estas malpli videbla, ĉar tiu ĉi estas pli ĝenerale bruna. La vertikala bordo de la vosto estas brunflaveca kaj sub flugiloj estas iom ruĝec- aŭ sablokolora. La blankeca superokula strio estas ne tiom videbla kiel ĉe la kampalaŭdo aŭ ĉe la arbalaŭdo, sed sub la bruneca vango estas pli malhelbruna makulo komoforma el la bekobazo.

    La kanto estas melodia kaj varia, kun plendecaj fajfadoj kaj trilado.

    Oni devas atenti por distingi tiun alaŭdon, kiu havas multajn subspeciojn, el ties proksimaj parencoj en areoj kie ankaŭ tiuj loĝas. Okcidente de la teritorio la Mallongbeka tufalaŭdo, Galerida theklae, estas tre simila, kiel la Malabara tufalaŭdo, Galerida malabarica, en okcidenta Barato.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]