Alaŭdedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alaŭdedo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alaŭdedoj
Alauda arvensis
Alauda arvensis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Alaŭdedoj estas familio de paserinaj birdoj kun multaj specioj (ekz. Kampalaŭdo). Entute estas 100 specioj de Alaŭdedoj, kiuj loĝas en la Malnova Mondo, sed inkludante nordan kaj orientan Aŭstralion; nur unu, la Montalaŭdo, disvastiĝis al Nordameriko. Habitatoj estas tre varaj, sed multaj specioj loĝas en sekaj regionoj.

Alaŭdedoj estas mezgrandaj birdoj, loĝantaj sur tero (surteremaj kaj ne arboremaj). Ili ofte kantas dum ili flugas. Dum ili estas sur grundo, ili movas sin ner per saltflugoj, sed preferas kuri. Ili preferas aranĝi neston sur la grundo kaj kutime metas en ĝin 4-6 makulitajn ovojn. La birdoj estas kutime nebuntaj, sed virbirdo kaj inbirdo ne ĉiam montras identajn kolormarkojn. Multaj havas mallarĝan bekon. Ili manĝas semojn kaj insektojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Alaŭdedoj estas malgrandaj al mezgrandaj birdoj, 12 al 24 cm longaj kaj 15 al 75 gm pezaj (Kikkawa 2003).

Ili havas pli prilaboritajn alvokojn el plej parto de birdoj, kaj ofte eĉ ekstravagancajn kantojn dumfluge (Kikkawa 2003). Tiuj muzikecaj sonoj (al homaj areloj), kombine kun lerteco disvastiĝi en homaj habitatoj havigis al alaŭdedoj elstaran lokon en literaturo kaj muziko, ĉefe ĉe la Kampalaŭdo en norda Eŭropo kaj la Tufalaŭdo kaj la Stepalaŭdo en suda Eŭropo.

Per tiuj flugaj kantoj, maskloj defendas siajn reproduktajn teritoriojn kaj allogas inojn. Plej parto de specioj konstruas nestojn surgrunde, ĉefe amasetoj de mortaj herberoj, sed ĉe kelkaj specioj temas pri pli komplikaj konstruaĵoj parte kovrita. Kelkaj dezertospecioj nestumas tre malalte en arbustoj, eble por ke cirkulanta aero refreŝigu la neston. La ovoj de alaŭdedoj estas kutime punktitaj kiel kamufla adaptiĝo kaj la ovodemetadoj gamas el 2 (ĉefe ĉe specioj de la plej sekaj dezertoj) al 6 (ĉe specioj de mezvarmaj regionoj). Alaŭdedoj kovas dum 11 al 16 tagoj (Kikkawa 2003).

Kiel multaj grundobirdoj, plej parto de alaŭdedoj havas longajn malantaŭajn krifojn, kiuj tre verŝajne havigas al ili stabilecon dum staro. Plej parto havas strian brunan aŭ sablokoloran plumaron, kelkaj montras nigrajn aŭ blankajn markojn. La senkolora aspekto utilas kiel kamuflado surgrunde, ĉefe se oni estas sur la nesto. Ili manĝas insektojn kaj semojn; kvankam plenkreskuloj de plej parto de specioj manĝas semojn ĉefe, ĉiu specioj manĝigas siajn idojn per insektoj dum almenaŭ la unua semajno post eloviĝo. Multaj specioj fosas per siaj bekoj por malkaŝi manĝaĵojn. Kelkaj aluaxdedoj havas fortikajn bekojn (ĉefe ĉe la Dikbeka alaŭdo) por malfermi semojn, dum aliaj havas longajn, subekurbajn bekojn, kiuj estas taŭgaj ĉefe por fosi (Kikkawa 2003).

Alaŭdedoj estas la ununuraj paserinoj kiuj perdas ĉiujn siajn plumojn ĉe la unua plumoŝanĝado (inter la specioj kies unua plumoŝanĝado estas konata). Tio povas estis rezulto el la malriĉa kvalito de la idoplumoj, kiu siavice povas rezulti el la avantaĝo por la gepatroj kiuj kreskas la idojn per malalta kvalito de dieto (semoj), kio postulas malpli da peno el la gepatroj (Kikkawa 2003).

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Alaŭdedoj estas tre bone difinita familio, parte pro la formo de la tarso (Ridgway 1907). Ili estis delonge lokitaj ĉe aŭ preskaŭ ĉe la komenco de la kantobirdoj aŭ oscines (nuntempe ofte nomitaj Passeri), ĝuste post la suboscines kaj antaŭ la Hirundedoj, ekzemple ĉe la Usona Asocio de Ornitologoj en sia unua listo (Patterson 2002). Aliaj fakuloj, kiel la Brita Asocio de Ornitologoj (Dudley et al. 2006) aldoniĝis per sia Handbook of the Birds of the World al tiu lokigo. Tamen, multaj aliaj klasigoj sekvas la indikojn de la Taksonomio de Sibley-Ahlquist lokigante la alaŭdedojn en granda subgrupo de oscines nome Passerida (kiu ekskludas la speciojn de la korvoj, lanioj kaj aliaj, vireoj, kaj multajn grupojn karakterajn de Aŭstralio kaj sudorienta Azio). Ekzemple, la Usona Asocio de Ornitologoj lokigas la alaŭdedojn ĝuste post la korvoj, lanioj kaj vireoj. Je pli fina nivelo de detalo, kelkaj nuntempe lokigas la alaŭdedojn komence de superfamilio Sylvioidea kune kun la grupoj de hirundoj, variaj Silviedoj kaj Timaliedoj, kaj aliaj (Barker et al. 2002, Alström et al. 2006).

Subfamilioj kaj specioj de Alaŭdedoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]