Silviedoj
| Biologia klasado | ||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||
|
Vidu tekston. | ||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||
|
Paradoxornithidae | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||

Silviedoj (Sylviidae), iam nomata veraj silvioj aŭ simple silvioj, estas familio de malgrandaj, insektovoraj kaj plejparte nebrilkoloraj paseroformaj birdoj. Ili renkonteblas en vastaj areoj de Eŭrazio kaj Afriko, sed la plej grandan specian diversecon la familio havas en Mediteranea regiono. Laŭ la plej freŝa sistematiko, la familio havas du tre proksime parencajn genrojn: Sylvia kaj Curruca, kiujn oni ĝis tre antaŭnelonge konsideris la sama genro.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]La familion Sylviidae unuafoje nomis (kiel Sylviadæ) angla zoologo William Elford Leach en la gvidlibro pri enhavo de Brita Muzeo, kiun li kunverkis kaj publikigis en 1820.[1][2] Al la fino de la 20a jarcento la familio iĝis "rubuja taksono", kien oni metis ĉiujn malgrandajn insektovorajn kantobirdojn, kaj rezulte ĝi kreskis ĝis pli ol 70 genroj kaj pli ol 400 specioj.[3] Novaj esploroj en sistematiko, kaj aparte molekula filogenetiko, helpis poiome disigi tiun ĉi gigantan taksonon je kelkaj apartaj familioj. Nuntempe oni konsideras Timaliedojn la plej parenca familio al Silviedoj.[4]
Molekulfilogenetika esploro de mitoĥondria DNA el jaro 2011 montris, ke specioj de Silviedoj formas du distingajn kladojn.[5] Surbaze de tiu ĉi rezulto la ornitologoj Edward Dickinson kaj Leslie Christidis en la 4-a eldono de Howard and Moore Complete Checklist of the Birds of the World disigis la genron Sylvia, tiam la solan en la familio, kaj movis pliparton de ĝiaj specioj al rekreita genro Curruca. El la originala Sylvia en la genro restis nur nigraĉapa silvio kaj ĝardensilvio, kaj ili ankaŭ movis tien Afrikan montetosilvion kaj Principean silvion.[6] Unue British Ornithologists' Union malakceptis la disigon, asertante ke "la disigo je du genroj malstabiligos la klasadon kaj donos nur malgrandan kreskon de filogenetika informenhavo",[7] sed en 2021 ĝi akceptis ĝin.[8]
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Kladogramo montranta filogenetikan pozicion de Silviedoj inter aliaj kantobirdoj, laŭ esploro far Cai k. al. de jaro 2019.[9][10] |
Specioj
[redakti | redakti fonton]La familio Silviedoj estis plurfoje reviziita kaj antaŭ, kaj post la apero de la ĉi-supra filogenetiko. Multaj specioj estis movigitaj al aliaj gamilioj, interalie al Timaliedoj, Cistikoledoj, Akrocefaledoj, Bernieredoj, Megaluredoj, Ĉetiedoj, Paradoksornitedoj k. al. Laŭ la nuna sistematiko de International Ornithological Committee (IOC), la familio enhavas 32 speciojn en 2 genroj.[11][12] La ĉi-sekva listo estas defaŭlte ordigita laŭ la sekvenco, je kiu IOC listas la speciojn en sia klasado, sed povas esti reordigita laŭ ĉiu kolumno:
| Genro | Kutima nomo | Scienca nomo | IOC-sekvenco |
|---|---|---|---|
| Sylvia Scopoli, 1769 |
Nigraĉapa silvio | Sylvia atricapilla | 1 |
| Ĝardena silvio | Sylvia borin | 2 | |
| Principea silvio | Sylvia dohrni | 3 | |
| Etiopia silvio | Sylvia galinieri | 4 | |
| Nigrakaska silvio | Sylvia nigricapillus | 5 | |
| Abisenia silvio | Sylvia abyssinica | 6 | |
| Ruvenzoria silvio | Sylvia atriceps | 7 | |
| Curruca Bechstein, 1802 |
Nizosilvio | Curruca nisoria | 8 |
| Karua silvio | Curruca layardi | 9 | |
| Benda silvio | Curruca boehmi | 10 | |
| Fursubpuga silvio | Curruca subcoerulea | 11 | |
| Babilema silvio | Curruca curruca | 23 | |
| Bruna silvio | Curruca lugens | 13 | |
| Jemena silvio | Curruca buryi | 14 | |
| Arabia silvio | Curruca leucomelaena | 15 | |
| Orfea silvio | Curruca hortensis | 16 | |
| Orfeeca silvio | Curruca crassirostris | 17 | |
| Dezerta silvio | Curruca deserti | 18 | |
| Nana silvio | Curruca nana | 19 | |
| Atlasa silvio | Curruca deserticola | 20 | |
| Tamarika silvio | Curruca mystacea | 21 | |
| Nigragorĝa silvio | Curruca ruppeli | 22 | |
| Kipra silvio | Curruca melanothorax | 23 | |
| Nigrakapa silvio | Curruca melanocephala | 24 | |
| Iberia silvio | Curruca iberiae | 25 | |
| Liguria silvio | Curruca subalpina | 26 | |
| Balkania silvio | Curruca cantillans | 27 | |
| Blankagorĝa silvio | Curruca communis | 28 | |
| Okulvitra silvio | Curruca conspicillata | 29 | |
| Sardia silvio | Curruca sarda | 30 | |
| Provenca silvio | Curruca undata | 31 | |
| Baleara silvio | Curruca balearica | 32 |
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Silviedoj estas malgrandaj aŭ mezgrandaj (9–16 cm longaj) paseroformaj birdoj, kiuj havas relative maldikajn kaj akrajn bekojn kun arist-similaj plumoj ĉe la bazo, kiuj servas kiel vibrisoj dum furaĝado. Sur la flugiloj ili havas po 10 primarajn ĉefplumojn, kiuj estas pli rimarkeblaj ĉe migrantaj specioj kaj iĝas mallongaj kaj rondecaj ĉe la nemigrantaj.[3]
Plejparto de silviedoj havas maldikajn korpojn kaj nedistingan grizan aŭ grizece brunan plumaron, kvankam kelkaj aziaj specioj estas pli markataj. Seksa duformismo aŭ tute mankas, aŭ estas relative subtila. Preskaŭ ĉiuj specioj estas ĉefe insektovoraj, kvankam kelkaj fortigas sian dieton per fruktoj, nektaro, aŭ malgrandaj semoj.[13]
Plej parto de la specioj estas sezone monogamaj kaj konstruas simplan, tasforman neston en densa vegetaĵaro. La inoj demetas el 2 al 6 ovojn je ĉiu ovodemetado, depende de la specio. Kutime ambaŭ gepatroj partoprenas je kovado de ovoj kaj prizorgo de idoj. Kutime la idoj eloviĝas post ĉirkaŭ 2 semajnoj kaj elnestiĝas post la 2 pluaj.[13]
Distribuo
[redakti | redakti fonton]La familio estas distribuita tra tuta Malnova mondo, apartaj specioj troveblas kaj en Eŭropo, kaj en Azio, kaj en Afriko. Se oni konsideru nur la nestajn arealojn, Azio estas la plej riĉa je silviedaj specioj. Plimultaj migrantaj silviedoj, tamen, vintrumas en Afriko.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Leach, William Elford. (1820) “Eleventh Room”, Synopsis of the Contents of the British Museum, 17‑a eldono 17, British Museum, p. 66–67. The name of the author is not specified in the document.
- ↑ Bock, Walter J.. (1994) History and nomenclature of avian family-group names, Bulletin of the American Museum of Natural History Issue 222, p. 152, 245.
- 1 2 Bairlein, F.. “Old World Warblers (Sylviidae)”, Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions. doi:10.2173/bow.sylvii1.01.
- ↑ SYLVIDS Sylviidae. Bird Families of the World. Alirita 6 March 2017 .
- ↑ (2011) “Palaeoclimatic events, dispersal and migratory losses along the Afro-European axis as drivers of biogeographic distribution in Sylvia warblers”, BMC Evolutionary Biology 11 (163), p. 163. doi:10.1186/1471-2148-11-163.
- ↑ Dickinson E.C., Christidis L.. (2014) The Howard & Moore Complete Checklist of the Birds of the World, Volume 2: Passerines, 4‑a eldono, Aves Press, p. 509–512. ISBN 978-0-9568611-2-2.
- ↑ (2016) “Taxonomic recommendations for Western Palearctic birds: 11th report”, Ibis 158 (1), p. 206–212. doi:10.1111/ibi.12322.
- ↑ (2021) “British Ornithologists’ Union Records Committee (BOURC): 52nd Report (January 2021)”, Ibis 163 (1), p. 305–308. doi:10.1111/ibi.12900. Alirita 2024-12-15..
- ↑ (2019) “Near-complete phylogeny and taxonomic revision of the world's babblers (Aves: Passeriformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 130, p. 346–356. doi:10.1016/j.ympev.2018.10.010.
- ↑ AviList Core Team (2025) AviList: The Global Avian Checklist, v2025. Alirita 15 April 2026 .
- ↑ Sylviid babblers, parrotbills, white-eyes (August 2024). Alirita August 20, 2024 .
- ↑ Ornitologia taksonomio kun Esperantaj nomoj proponitaj far Alain Gerard
- 1 2 Perrins, C.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. 192–194. ISBN 1-85391-186-0.
| ||||||||||||||||||


