Nigravizaĝa batmocerko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigravizaĝa batmocerko
Nigravizaĝa batmocerko
Nigravizaĝa batmocerko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Bathmocercus
Specio: B. rufus'
Bathmocercus rufus
(Reichenow, 1895 ĉe Jaundeo, Kameruno)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigravizaĝa batmocerko (Bathmocercus rufus) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj. Tiu specio formas superspecion kun B. cerviniventris; ili estis traktataj ankaŭ kiel samspecifaj. Oni agnoskas du subspeciojn, nome la nomiga rufus, Reichenow, 1895 – pli okcidenta, en Suda Kameruno suden al Centra kaj SOr Gabono, orienten al SOk Centrafrika Respubliko, norden al PRKongo kaj malproksima NOk DRKongo kaj vulpinus Reichenow, 1895 – pli orienta, NOr kaj orienten DRKongo, suda Sudano, Ugando, Ok Kenjo kaj NOk Tanzanio. La totala teritorio povas esti ĉirkaŭ 424,000 km².

Ĝi troviĝas en centra kaj suda Afriko el la angulo de la Golfo de Gvineo (Kameruno, Ekvatora Gvineo kaj Gabono) tra Centrafrika Respubliko al Sudano suden al Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Ruando, Tanzanio kaj Ugando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj humidaj montararbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Nguembock B.; Fjeldsa J.; Tillier A.; Pasquet E. (2007): A phylogeny for the Cisticolidae (Aves: Passeriformes) based on nuclear and mitochondrial DNA sequence data, and a re-interpretation of a unique nest-building specialization. Molecular Phylogenetics and Evolution 42: 272-286.