Skeptomikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skeptomikto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Sceptomycter
Specio: S. winifredae'
Sceptomycter winifredae
(Moreau, 1938)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La SkeptomiktoSkeptomikto de Sinjorino Moreau (SceptomycterBathmocercus winifredae) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj. Ĝi troviĝas nur en Tanzanio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ĝi troviĝas nur en kvar montararbaroj de orienta Tanzanio, nome ĉe Uluguru kaj Ukaguru.

Ĝi estas 13-15 cm longa birdo, troviĝanta en densa kaj alta herbejo. Ĝi estas olivbruna supre, kun pli malhelaj flugiloj kaj vosto. Tre brikoruĝaj vizaĝo, gorĝo kaj brusto (ĉe vizaĝo kontrastas malhelaj beko kaj okuloj), kaj sablokoloraj ventro kaj flankoj. La ino estas pli senkolora versio de masklo, ĉar estas iom da seksa duformismo. La voĉo estas ege penetra fajfo foje duopa. Ili moviĝas ankaŭ duope inter subkreskaĵaro, konstante aktiva je ĉirkaŭ 6 m supergrunde.

Ili manĝas ampleksan varion de senvertebruloj. La reprodukta sezono estas el oktobro al marto, sed la nesto kaj ovodemetado estas nekonata por la scienco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Nguembock B.; Fjeldsa J.; Tillier A.; Pasquet E. (2007): A phylogeny for the Cisticolidae (Aves: Passeriformes) based on nuclear and mitochondrial DNA sequence data, and a re-interpretation of a unique nest-building specialization. Molecular Phylogenetics and Evolution 42: 272-286.