Helbrova ĉetio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Helbrova ĉetio
Helbrova ĉetio
Helbrova ĉetio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Superfamilio: Silviedoj Sylviidae
Familio: Ĉetiedoj Cettiidae
Genro: Tesia
Specio: T. superciliaris'
Tesia superciliaris
(Bonaparte, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Helbrova ĉetioJava ĉetio (Tesia superciliaris) estas specio de birdo de la familio de Ĉetiedoj. Ĝi estis iam inkluditaj en la Silviedoj. Ĝi formas parton de la sudazia genro Tesia kiu enhavas aliajn kvar speciojn. Tiu estas endemia de la insulo Javo en Indonezio.

La Helbrova ĉetio estas malgranda tesiao kun longaj kruroj kaj preskaŭ senvosta. Ĝi estas griza en vizaĝo kaj subaj partoj kiel la parencaj Ardezventra ĉetio kaj Grizventra ĉetio, sed tiu estas bruna en dorso, flugiloj kaj suba ventro. Krome la plej rimarkinda karaktero estas ke super la malhela elokula strio kiu havas same kiel la Grizventra ĉetio, tiu montras tre helgrizan superokulan strizonon kio faras striecan bildon enkape kaj nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie superciliaris aludas al tiu superokula strizono. Ĉiuj specioj de la genro havas okulstrion, sed tiu estas pli rimarkinda ĉe la Helbrova ĉetio.

Ili manĝas insektojn (insektovora) en la subkreskaĵaro de larĝafoliaj arbaroj. Por reproduktado la Helbrova tesiao havas du sezonojn, aprilo-junio kaj oktobro-decembro sed de nur po 2 ovoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]