Karua silvio
Aspekto
(Alidirektita el Lajarda silvio)
Lajarda silvio | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Curruca layardi (Hartlaub, 1862) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Karua silvio[1] aŭ Lajarda silvio / silvio de Layard (Sylvia layardi) estas specio de malgrandaj grizecaj insektovoraj kantobirdoj el la familio de Silviedoj, kiu laŭ nuna sistematiko apartenas al genro Curruca. La specia epiteto estas omaĝo al Edgar Leopold Layard.
Ĝi troviĝas en plej suda Suda Afriko nome en Lesoto, Namibio kaj Sudafriko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj.
Tiu specio estas griza supre kaj havas larĝan blankan bordon en la vostopinto.
Ĝi havas kvar agnoskitajn jenajn subspeciojn: C. l. aridicola, C. l. barnesi, C. l. layardi kaj C. l. subsolanum.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ornitologia taksonomio kun Esperantaj nomoj proponitaj far Alain Gerard
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Sylvia layardi. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
| ||||||||||||||||||


