Monta tajlorbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Monta tajlorbirdo
Monta tajlorbirdo
Monta tajlorbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Superfamilio: Silviedoj Sylviidae
Familio: Ĉetiedoj Cettiidae
Genro: Phyllergates
Specio: Ph. cuculatus'
Phyllergates cuculatus
(Temminck, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Monta tajlorbirdo (iam Orthotomus cuculatus, nun Phyllergates cuculatus) estas specio de birdo de la familio de Ĉetiedoj. Ĝi estis iam inkluditaj en la Silviedoj kun la aliaj tajlorbirdoj, kaj nun apartenas al la duspecia genro de la falsaj tajlorbirdoj nome Phyllergates en la familio de Ĉetiedoj. La alia specio de la genro estus la Ruĝkapa tajlorbirdo.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Filipinoj, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montararbaroj.

Tiu birdo havas grizajn kapon, nukon kaj bruston, dum la dorso, vosto kaj flugiloj sur tiu fono montras flavecajn nuancojn; la ventro estas tre sulfurflava. La alia specio samgenra havas similajn kolorojn sed la kapobildo diferenciĝas ĉar dum la Ruĝkapa tajlorbirdo havas, kiel ties nomo sugestas, tute ruĝecajn kapon, nukon kaj bruston la Monta tajlorbirdo havas de tiu koloro briloranĝeca nur la frunton kaj antaŭan kronon, dum la resto de la kapo estas griza, kie videblas tre markatan nigrecan traokulan strion el la beko al la orelzono kaj blankan superokulan strion pli malpli same longan kaj sub la okulo preskaŭ duona okulringo tre blanka kaj rimarkinda.

Referencoj[redakti | redakti fonton]