Folidorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Folidorno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Remizedoj Remizidae
Genro: Pholidornis
Specio: Ph. rushiae
Pholidornis rushiae
(Cassin, 1855)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Folidorno (Pholidornis rushiae) estas afrotropisa specio de birdo de la familio de Remizedoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Pholidornis.

Ĝi troviĝas en granda parto de subsahara Afriko ĉefe ĉe la golfo de Gvineo kaj en Okcidenta Afriko nome en Angolo, Benino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Gvineo, Liberio, Niĝerio, Sieraleono, Togolando kaj Ugando. Ties natura habitato estas subtropika aŭ tropika humida arbaro de malaltaj teroj.

Kiel aliaj membroj de la familio de Remizedoj tiu specio kaj genro faras neston kiel sako pendita de branĉetoj, konstruita el vegetala materialo.

Nesto fotita ĉe Arbaro Mabira, Ugando, Januaro 2006.

Referencoj[redakti | redakti fonton]