Nigraĉapa silvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigraĉapa Silvio
Vira plenkreskulo
Vira plenkreskulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Silvio Sylvia
Specio: S. atricapilla
Sylvia atricapilla
(Linnaeus, 1758, Svedio)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Migrado  Verŝajne formortinta
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Migrado
  •  Verŝajne formortinta
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Migrado
  •  Verŝajne formortinta
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Ne konfuzu la Nigraĉapan silvion (Sylvia atracapilla) kun la Nigrakapa silvio (Sylvia melanocephala), kiu estas nemigranta silvio en la mediteraneaj regionoj.


    La Nigraĉapa silvio (Sylvia atricapilla) estas la plej multnombra silvio en Meza Eŭropo, komuna kaj disvastigata birdo de la familio de Silviedoj. Ĝi estas migranta, kaj alvenas en Eŭropo post la Frua filoskopo kaj antaŭ la Ĝardensilvio (Sylvia borin). Ĝi reproduktiĝas tra norda kaj moderklimata Eŭropo. Ties kolorbildo estas unika en la genro Sylvia; la plej proksima vivanta parenco estas la Ĝardensilvio kiu aspektas diference sed havas tre similan voĉon. Tiuj du palearktisaj specioj, kies teritorioj etendas pli malproksime nordorienten ol la aliaj specioj Sylvia, ŝajne formas fratan specion ege distingan el la aliaj tipaj silvioj (Helbig 2001, Jønsson & Fjeldså 2006).

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Ĝi estas fortika tipa silvio, ĉefe griza. Kiel plej parto de specioj de Sylvia, maskloj kaj inoj havas distingajn plumarojn: la maskloj de la Nigraĉapa silvio havas malgrandan nigran ĉapon, la inoj ruĝecbrunan aŭ helbrunan, do temas pri klara kazo de seksa duformismo. Tiu nigra ĉapo nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie atricapilla signifas precize “kun nigra krono”. Krome la birdo estas ĝenerale grizeca (kun brunaj nuancoj ĉe inoj) ĉefe en supraj partoj pli bruneca en flugiloj kaj vosto. En subaj partoj la gorĝo estas malgranda blanka areo, la brusto kaj flankoj helgrizaj kaj la ventro pli helgrizaj al blankecaj. La bekoj estas de la koloroj de la ĉapo, tio estas nigra ĉe masklo kaj helbruna ĉe ino.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    Ĉar ĝi malpli sovaĝas ol aliaj specioj de silvioj, tiun silvion oni povas renkonti en homaj medioj: en ĝardenoj kaj parkoj, sed nur se en ili estas altaj arboj. Tiu estas birdo de densaj arbaroj kun grunda kreskaĵaro por nestumado. La nesto estas konstruita en malalta arbusto, kaj la ino demetas 3–6 ovojn.

    Ĝia kantado estas forta kaj laŭta, komencas babilante kaj estas melodia kun kelkaj notoj kiel de Merlo. La melodio similas la bruon, kiun igas fingro, desegnante Z-ojn sur malseka vitraĵo. Kvankam sufiĉe simpla, tiu inspirita kaj pasia kanto estis elektita de Jean C. Roché inter la de li nomataj 12 plej belaj birdaj kantoj. Fojfoje la nigraĉapa silvio imitas aliajn birdojn, prefere la kanton de la Ĝardensilvio, sed fine de la kanto ĝi aldonas tamen kelkajn el ĝiaj glitaj "Z"-aj notoj, kiel iela subskribo. Tiu kanto povas esti konfuzata kun tiu de la Ĝardensilvio, sed ĉe la Nigraĉapa silvio, la kanto karaktere finas per emfaza fluteca silvikanto. Ĉefe ĉe izolataj populacioj (kiaj ĉe valoj aŭ en duoninsuloj kaj insuletoj), povas ekzisti pli simpla kanto.

    Ĝi estas pli forta ol plej parto de silvioj, parte ĉar ĝi pretas manĝi berojn (ĉefe aŭtune) krom la kutima kaj pli tipa inter silvioj dieto de insektoj.

    Distribuado[redakti | redakti fonton]

    Tiu malgranda paserina birdo estas migranta, kaj nordaj kaj centraj eŭropaj reproduktuloj vintrumas en suda Eŭropo kaj norda Afriko kie la lokaj populacioj estas loĝantaj birdoj.

    Unu subspecio de la Nigraĉapa silvio, S. a. heineken, estas tendenca al melanismo. Ties preciza etendo en estas klara; ĝi troviĝas tipe en Madejro sed povus ekzisti en ĉiu insulo de Makaronezio krom la marbordoj de Atlantiko ĉe Iberio kaj Nordorienta Afriko (Snow et al. 1998). La melanismaj birdoj, S. a. heineken morfo obscura, estis dekomence konsiderataj distinga subspecio.

    Lastatempe granda nombro de centreŭropaj birdoj tendencas vintrumi en ĝardenoj de suda Anglio. Plej verŝajne disponeblo de manĝo, ĉefe el birdomanĝejoj, kaj evito de migrado super la Alpoj kompensas la neagrablan klimaton. Bearhop et al. (2005) informis, ke la birdoj kiuj vintrumas en Anglio tendencas pariĝi nur inter ili, kaj malofte kun tiuj kiuj vintrumas ĉe la Mediteraneo. Tio okazas ĉar la mallongdistance migrantoj alvenas reen el vintrejoj por reproduktado pli frue ol la birdoj kiuj vintrumas ĉe la Mediteraneo, kaj kompreneble ili pasis la vintron kune, kaj dume la paroj ekformiĝis. Tiuj fakuloj indikas ke tiu divido de la populacio pro diferencaj migrovojoj povas esti unua paŝo al speciigo.

    Kulturaj referencoj[redakti | redakti fonton]

    La ĉeesto kaj sonoj de tiu birdo delonge inspiris italiajn verkistojn. "La Capinera" Arkivigite je 2008-02-16 per la retarkivo Wayback Machine (itale por la Nigraĉapa silvio) estas titolo de unu el la plej famaj poemoj de Giovanni Pascoli. Storia di una capinera [1] estas filmo de 1993 reĝisorita de Franco Zeffirelli kaj distribuita laŭ la internacia titolo anglalingve "Sparrow" (Dompasero).

    La Nigraĉapa silvio estas konsiderata frandaĵo en kelkaj mediteraneaj landoj kie multaj el tiuj birdoj estas kontraŭleĝe kaptitaj kaj mortigitaj ĉiujare[1].

    La kanto de la Nigraĉapa silvio estas simbolo de Sankta Francisko el Asizo en la opero de Olivier Messiaen nome Saint-François d'Assise.

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. 1
    • Bearhop, Stuart; Fiedler, Wolfgang; Furness, Robert W.; Votier, Stephen C.; Waldron, Susan; Newton, Jason; Bowen, Gabriel J.; Berthold, Peter & Farnsworth, Keith (2005): Assortative mating as a mechanism for rapid evolution of a migratory divide. Science 310(5747): 502-504. COI:10.1126/science.1115661 (HTML resumo) Kroma reta materialo
    • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52824, Sylvia atricapilla, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
    • Helbig, A. J. (2001): Phylogeny and biogeography of the genus Sylvia. In: Shirihai, Hadoram: Sylvia warblers: 24-29. Princeton University Press, Princeton, N.J. ISBN 0-691-08833-0
    • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)
    • Snow, David W.; Perrins, Christopher M.; Doherty, Paul & Cramp, Stanley (1998): The complete birds of the western Palaearctic on CD-ROM. Oxford University Press. ISBN 0-19-268579-1
    • [1] http://www.bbc.co.uk/wales/nature/sites/wildlife/pages/blackcaps.shtml

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]