Giovanni Pascoli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giovanni Pascoli

Giovanni PASCOLI (naskiĝis la 31-an de decembro 1855, mortis la 6-an de aprilo 1912) estis itala poeto kaj klasika studisto.

Li naskiĝis en vilaĝo San Mauro di Romagna, kie lia patro administris bienon de romaj princoj. La impresoj, la sugestoj de la kampara medio, de la naturo, kiujn li ricevis dum sia infaneco restos ĉiam vivaj en lia koro kaj influos lian poezion. La patro sendis lin sepjaran studi en religia kolegio en Urbino kaj li revenis al la kampara hejmo dum la libertempo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Giovanni Pascoli naskiĝis la tago de San Silvestro de 1855 en San Mauro di Romagna (nuntempe San Mauro Pascoli honore al li) en provinco de Forlì en ekonomie bonstata familio, kvara e dek filoj - du el ili mortis dum infanaĝo - de Ruggero Pascoli, administranto de la bieno La Torre de la familio de la princoj Torlonia, kaj de Caterina Vincenzi Alloccatelli. La 10a de aŭgusto 1867, kiam Giovanni ankoraŭ ne estis dekdujara, lia patro Ruggero estis murdita per fusilkuglo, pafita de nekonato, reveninte hejmen vespere al Cesena en kaleŝo.

Tiu tragika okazaĵo konsternis lin kaj stampis, en lian psikon, porĉiaman penson pri la neklarigebla tragika destino de la homo: kaj tio ankaŭ influos la temojn kaj la tonojn de lia poezio. Komenciĝis malfacilaj mizeraj jaroj por lia multnombra familio: la situacio pligraviĝis pro la morto de la patrino. Ricevinte stipendion, li, dudekjaraĝa, vizitadis la beletrajn kursojn ĉe la universitato de Bologna.

Post kelkaj jaroj mortis la plejaĝa frato, kiu mastrumis la familion; tio premis lin en mornan situacion: li forlasis la studojn, suferis mizeron kaj, pri ribela sento kontraŭ la maljustaĵojn, aliĝis al la unua Internacio. Okaze de protesta manifestacio li estis enkarcerigita; kiam, post kelkaj monatoj, li eliris el la karcero, li ne plu estis ribelulo, sed viro konscia pri la kruda homa destino kaj kredanta, ke nur valoras la pietato kaj la internacia frata solidareco.

Li sukcesis doktoriĝi pri itala literaturo kaj instruis en liceoj de pluraj urboj; en Castelvecchio di Barga (Toskanio), en kampara domo li trovis sian hejman rifuĝejon vivante kun la zorgema fratino Maria. Li profesoris poste en universitatoj de Messina, Pisa, kaj fine de Bologna, kie li anstataŭis Carducci. Li mortis en 1912 en Bologna, kaj estis entombigita en Castelvecchio ĉe lia amata rifuĝejo.

Lia poezio antaŭanoncas la Dekadencismon de la poetoj de la dudeka jarcento: li esprimas en siaj versoj, per kvazaŭ infana naiveco, la miron pri la ĉeesto de arkana mistero en la homa vivo, en la naturo; li estis soleca poeto, kapabla senti kaj mirinde esprimi la etaĵojn de la mondo. Ritmoj novaj, onomatopeoj, kvazaŭ melodiaj agordoj kaj silentopaŭzoj estas en liaj versoj: per ili esprimiĝas intima muziko kongrua kun la enhavo. Lia poezia produktaĵo estas tre vasta; ankaŭ liaj latinlingvaj poemoj estas valoraj: fakte plurfoje li gajnis la unua premion en la amsterdamaj konkursoj de latina poezio.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

El la latina Luigi Minnaja esperantistigis Thallusa; eld. 1969 Roma.

El la itala Nicolino Rossi tradukis Myricae (Mirikoj); versa esperantigo de la tuta poemaro; Edizioni EVA, 2012.


jen la originalon kaj 3 versiojn de la poeziaĵo “La deka de aŭgusto” de Giovanni Pascoli (en traduko de Kalocsay, Azzi kaj Nicolino Rossi).
La klarigo de la titolo estas en la piednoto
poeziaĵo: X AGOSTO LA 10-A DE AŬGUSTO LA DEKA DE AÙGUSTO LA DEKAN DE AÙGUSTO
San Lorenzo, io lo so perché tanto 
di stelle per l’aria tranquilla 
arde e cade, perché si gran pianto 
nel concavo cielo sfavilla.
Ritornava una rondine al tetto: 
l’uccisero: cadde tra i spini; 
ella aveva nel becco un insetto: 
la cena dei suoi rondinini.
Ora è là, come in croce, che tende 
quel verme a quel cielo lontano; 
e il suo nido è nell’ombra, che attende, 
che pigola sempre più piano.
Anche un uomo tornava al suo nido: 
l’uccisero: disse: Perdono; 
e restò negli aperti occhi un grido: 
portava due bambole in dono.
Ora là, nella casa romita, 
lo aspettano, aspettano in vano: 
egli immobile, attonito, addita 
le bambole al cielo lontano.
E tu, Cielo, dall’alto dei mondi 
sereni, infinito, immortale, 
oh! d’un pianto di stelle lo inondi 
quest’atomo opaco del Male!
Giovanni Pascoli 
Sankta Laŭrento estis, mi ĝin sciis,
ĉar tra l’ aer’ trankvila stel’ post stelo
ekardis, falis, ĉar fajrere striis
tiele granda ploro tra l’ ĉielo.
Hirundo reen al tegmento venis.
Murdita: inter dornojn ĝi defalis.
En sia beko ĝi insetkton tenis,
por manĝ’ per kiu idojn ĝi regalis.
Jen, kvazaŭ krucumita, ĝi etendas
ĉi tiun vermon al ĉielo fora.
Kaj ĝia nest’ en ombro ĝin atendas
kun ĉirpo pli kaj pli mallaŭte plora.
Al sia nesto hom’ sur vojo estis.
Murdita: “Mi pardonas”, li lastvortis.
Kaj krio en okul’ senferma restis…
Donace du pupetojn li alportis.
Kaj tie, en la forlasita domo,
oni atendas, vane lin atendas.
Senmove, mirkonsterne tiu homo
la pupojn al la fora ĉiel’ etendas.
Kaj vi, ĉiel’, el alt’ serena de la
senmortaj  mondoj, de senfina fono,
ho, nun inundas per plorado stela
ĉi atometon ombran de l’ Malbono.
Giovanni Pascoli, trad. Kàlmàn Kalocsay
(el “Literatura mondo” julio 1935)
Laŭrenc’ Sankta, mi scias kiale
abunda stelar’ tra l’ aeroj
arde falas, kaj ploras grandskale
en kava ĉielo fajreroj.
Sian neston hirundo revenis:
sed falis sur dornojn, murdito:
en la beko insekton ĝi tenis,
la manĝon vesperan por ido.
Krucumite ĝi tie etendas
la vermon al fora ĉielo;
ĝia nesto, en ombro, atendas
kaj pepas pli ete, sen celo.
Ankaŭ hom’ sian neston revenis:
murdite, “Pardonon” li vortis;
en malferma okul’ kri’ aperis:
du pupojn por dono li portis.
Oni tie, ĉe l’ domo, sopire
atendas, atendas lin vane:
al la fora ĉielo ŝtonmire
la pupojn li montras permane.
Vi ĉielo, en supro de l’ mondoj
serenaj, senfina eterno,
ho! inundu per stelaj plorondoj
ĉi atomon malican en kerno!
Giovanni Pascoli,
trad.
Giordano Azzi
“Elektitaj poemoj de Giovanni Pascoli” - 1952
Laŭrenc’ Sankta, mi scias ke gloro 
da steloj tra l’ aer-trankvilo 
arde falas, kaj ke tia ploro 
traarkas en ĉiel-scintilo.
Reflugadis hirundo nest-plekton, 
murdite jen falis dornsplitojn: 
ĝi portadis enbeke insekton: 
la nutron por la hirundidoj. 
Tie ĝi krucumite etendas 
la vermon al la ĉielforo, 
ĝia nesto en ombro atendas 
per pli kaj pli febla pep-ploro. 
Ankaŭ viro la neston revenis: 
murdite li diris: Pardonon; 
kaj krion en okuloj retenis, 
du pupojn li portis por dono... 
Kaj nun tie la hejmo ermitas, 
atendas, atendas lin vane: 
li senmova, mirgapa alspitas 
la pupojn ĉielen, lontane.
Vi, el plej altaj mondoj, profundas
Ĉielo senfina, senmorta, 
ho! per ploroj de steloj inundas 
ĉi palan atomon mavportan!
Giovanni Pascoli, trad. Nicolino Rossi

(1) La 10an de aŭgusto 1867 estis pafile murdita la patro de la poeto, Ruggiero. Laŭtradicie, la 10an de aŭgusto dediĉita al Sankta Laŭrenco, oni admiras ĉiele intensigon de fajrantaj meteoritoj.



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]