Provinco Forlì-Cesena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Forlì-Cesena
Regionoj kaj provincoj de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono: Emilio-Romanjo
Kodo laŭ ISO 3166-2: FO, FC
Areo: 2 376 km²
Ĉefurbo: Forlì
Loĝantaro: 394 627 (fine de 2018)
Loĝdenso: 152 loĝ./km²
Kvanto de komunumoj: 30
Poŝtkodo: urbo Forlì 47100; aliaj komnumoj de 47010 ĝis 47040
Kodo laŭ ISTAT: 040 (2005)
Telefona prefikso: 0543, 0547
Retpaĝo: Oficiala retejo (itale)
Mapo
Mapo
vdr

La Provinco Forlì-Cesena estas provinco en Italio, en regiono Emilio-Romanjo. Fine de la jaro 2018 tie vivis 394 627 loĝantoj. Ĝiaj ĉefurboj estas Forlì kaj Cesena.

Ĝi limas oriente al Adriatiko kaj al provinco Rimini, sude al la markia provinco Pesaro kaj Urbino, sud-okcidente al la toskanaj provincoj de Arezzo kaj de Florenco, kaj norde al la provinco de Raveno.

Sian nunan nomon la provinco ricevis en 1992 (dekreto 252 de la 6-a de marto 1992), kiam oni forprenis de ĝi la provincon de Rimini. Antaŭe ĝi nomiĝis simple "provinco Forlì" kaj havis la aŭtokodon "FO". Tiun kodo restis ankoraŭ kelkajn jarojn kaj en 1998 estis ŝanĝita al "FC" (dekreto 355 de la 4-a de septembro 1998).

Administre la teritorio de la provinco estas dividita al la distriktoj Forlì kaj Cesena, krome al du montaraj komunumaroj - Appennino Forlivese kaj Appennino Cesenate - kaj aldone al "montara unio" Acquacheta - Romagna Toscana.

Ĉefaj municipoj[redakti | redakti fonton]

En 2006, la ĉefaj komunumoj estis la jenaj:


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  Regionoj kaj provincoj de Italio
    → Provincoj de Emilio-Romanjo

Flago de Italio

BO Bolonjo - FE Ferrara - FC Forlì-Cesena - MO Modena - PR Parmo
PC Piaĉenco - RA Raveno - RE Reggio Emilia - RN Rimini