Provinco Bolonjo

| Provinco Bolonjo | |
| eksa provinco de Italio • organizaĵo | |
|---|---|
| Ŝtato | |
| Regiono: | |
| Kodo laŭ ISO 3166-2: | BO |
| Areo: | 3 562 km² |
| Ĉefurbo: | Bolonjo |
| Loĝantaro: | 1 014 619 (fine de 2018) |
| Loĝdenso: | 152 loĝ./km² |
| Kvanto de komunumoj: | 60 |
| Poŝtkodo: | de 40121 ĝis 40141 (ĉefurbo), de 40010 ĝis 40069 (aliaj komunumoj) |
| Kodo laŭ ISTAT: | 037 |
| Telefona prefikso: | 051, 0534, 0542 |
| Retpaĝo: | Oficiala retejo (itale) |
La provinco Bolonjo[1][2] formale ĝis la fino de 2014 estis provinco en regiono Emilio-Romanjo, en la norda Italio. Ekde la komenco de 2015 la administra unuo nomiĝas metropola urbo Bolonjo, sed fakte senŝanĝe estas provinco de la lando. Fine de la jaro 2018 tie vivis 1 014 619 loĝantoj. Ĝia ĉefurbo, Bolonjo, ankaŭ estas la ĉefurbo de la regiono, kaj la sepa urbo laŭ loĝantaro en Italio.
La provinco Bolonjo respektive la nova metropola urbo Bolonjo samlimas la provincon Ferrara norde, la provincon Raveno oriente, la provincon Florenco, la provincon Prato kaj la provincon Pistojo sude (ĉi tiuj tri provincoj lokiĝas en Toskanio), kaj la provincon Modena okcidente.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La teritorio de la provinco Bolonjo enhavas la sud-orientan parton de Emilio, kaj sep komunumojn kiu plene lokiĝas en Romanjo: Borgo Tossignano, Casalfiumanese, Castel del Rio, Dozza, Fontanelice, Imola kaj Mordano.
Monta regionoj konstituas 21,3% de la teritorio; monteta strio konstituas 35,9%; ebenaĵoj konstituas 42,8%.
La ĉefaj riveroj estas Reno, Savena, Idice kaj Santerno; la ĉefaj torentoj dume estas Samoggia, Setta kaj Sillaro.
Ĉefaj urboj
[redakti | redakti fonton]Sekvas listo de la kvin urboj de la provinco kun plej da loĝantoj.
| 1 | Bolonjo (Bologna) | 374 400 loĝ. | |
| 2 | Imola | [imola] | 66 200 loĝ. |
| 3 | Casalecchio di Reno | [kazalekjo direno] | 34 500 loĝ. |
| 4 | San Lazzaro di Savena | [sanladzaro disavena] | 30 000 loĝ. |
| 5 | San Giovanni in Persiceto | [sanĝovani in persiĉeto] | 24 800 loĝ. |
-
La urbocentro de Bolonjo
-
Tipaj portikoj en Bolonjo
-
Palazzo dei Notai ("Palaco de la Notarioj") en Bolonjo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon de la urbo Bolonjo tiuforme en la mapo 12, ankaŭ en antaŭa listo.
- ↑ Ankaŭ la PIV listigas ĝin, en eldono de 1970, p. 235, sub kapvorto "Emilio", kaj en la postaj eldonoj, en 2020 ankaŭ rete
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]|
Regionoj kaj provincoj de Italio |
|
|
BO Bolonjo - FE Ferrara - FC Forlì-Cesena - MO Modena - PR Parmo | |


