Polioptiledoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Polioptiledoj
Polioptila californica
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Polioptilidae
Baird, 1858
Genroj

Microbates
Ramphocaenus
Polioptila

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Polioptiledoj (Polioptilidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. En tiu familio estas tri genroj kaj 15 specioj.

Polioptiledoj disvastiĝis en Nordameriko, Mezameriko kaj Sudameriko kaj loĝas prefere en arbaraj regionoj, arbaroj, maĉoj, aŭ ankaŭ en loĝataj regionoj. La plej multaj specioj vivas en la tropikaj kaj subtropikaj regionoj en Sudameriko kaj estas nemigrantaj birdoj. Specioj, kiuj en Nordameriko havas siajn kovoregionojn, migras en vintro al Sudameriko, do estas migrantaj birdoj.

La malgrandaj birdoj estas parencaj kun la Silvioj. Je sia blugriza ĝis blanka plumaro preskaŭ ne distingiĝas maskloj kaj inoj. Ili disponas pri pinta beko kaj nutras sin precipe per insektoj, larvoj kaj araneoj, kiujn ili serĉas en la arboj kaj arbustoj. La pelvetoformajn nestojn, konsistantajn el plantofibroj kaj arboŝeloj kaj pufitajn per greso kaj plumoj, ili konstruas en arbustoj kaj arboj. La ovaro konsistas el tri ĝis ses ovoj.

genroj kaj specioj[redakti | redakti fonton]

  • Mikrobatoj Microbates
    • Microbates cinereiventris
    • Microbates collaris
  • Ramfocenoj Ramphocaenus
    • Ramphocaenus melanurus
  • Polioptiloj Polioptila
    • Polioptila caerulea
    • Polioptila guianensis
    • Polioptila schistaceigula
    • Polioptila lembeyei
    • Polioptila dumicola
    • Polioptila lactea
    • Polioptila californica [1]
    • Polioptila plumbea
    • Polioptila melanura
    • Polioptila nigriceps'
    • Polioptila albiloris
    • Polioptila maranonica

Referencoj[redakti | redakti fonton]