Hipolaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hippolais)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hipolaoj
Kelkaj spceiojd e hipolaoj
Kelkaj spceiojd e hipolaoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Akrocefaledoj Acrocephalidae
Genro: Hippolais
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Hipolaoj estas mezgrandaj birdoj apartenantaj al genro Hippolais, iam lokitaj en la familio de Silviedoj, sed lastatempe separataj en la familio de Akrocefaledoj. Ili troviĝas en Eŭropo, Afriko kaj okcidenta Azio.[1]

Priskriboj[redakti | redakti fonton]

Tiuj akrocefaledoj asociiĝas kun arboj (dum kanbirdoj asociiĝas kun kanejoj aŭ junkejoj), kvankam kutime en malferma arbaro pli ol en densaj plantejoj. Kompare kun la tre proksimaj rilataj specioj de la genro Acrocephalus, la hipolaoj de la genro Hippolais havas pli kvadratformajn vostojn kaj pli larĝajn bekobazojn. Plej parto estas nestriecaj verdecaj aŭ brunecaj supre kaj kremokoloraj aŭ blankecaj sube. Ili estas insektovoraj, sed povas eventuale manĝi ankaŭ berojnsemojn. La specioj kiuj reproduktiĝas en moderklimataj regionoj estas tre migrantaj.[2]

Specioj[redakti | redakti fonton]

La 8 specioj estas la jenaj:

(subgenro Iduna)

(subgenro Hippolais)

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Konsiderinda pruvo, ĉefe ĉe Parkin et al. (2004),[4] sugestas ke la genro Hippolais estas parafiletika rilate al Acrocephalus. Analizojn de DNA studis ekzemple Leisler et al. (1997),[5] interpretate de Sangster (1997),[6] indikas, ke la Olivhipolao kaj la grupo de la Malgranda hipolao kaj la Rama hipolao (la subgenro Iduna) estas pli rilataj al la specioj de Acrocephalus ol la Flava hipolao kaj la Melodia hipolao kaj sekve la nederlanda CSNA movis tiujn kvar speciojn al la genro Acrocephalus.[7] Posta revizio [8] de la BOURC retenas la genron Hippolais, por la ok specioj, sed samopinie kun Sangster, oni agnoskas ke ili estu dividitaj en du grupojn.

La reteno de la grupigo Iduna ene de Hippolais fariĝis ĉar estas pruvo de malgrandaj diferencoj kaj separigaj kialoj,[9] pli ol pro opinio ke la statuso estas ĝusta – nenia pruvo malakceptas analizojn de DNA. Mark Constantine, en "The Sound Approach to Birding" [10] ilustras, ke estas ampleksa koincido en kantotipoj inter specioj el la du genroj, kaj ke laŭvoĉe, ne estas karakteroj kiuj permesas separi speciojn al unu genron aŭ al alian. Kenneth Williamson [11] kaj Hadoram Shirihai,[12] pristudante la identigon de Hippolais kaj Acrocephalus emfazis la similaĵojn inter specioj de la du genroj. Colin Bradshaw, en British Birds, verkis kelkajn artikolojn pri la morfologia simileco inter kruc-genraj speciparoj ekzemple la Pala hipolao kaj la Arbedokanbirdo unuflanke (Bradshaw 2000 [13]) kaj la Kampokanbirdo kaj la Malgranda hipolao aliflanke (ekz. Bradshaw & Steele 1995 ,[14] Bradshaw & Steele 1997, [15] kaj tio ĉio estas respondo al la komentoj de la ornitologo Lars Svensson [16] ĉe Bradshaw & Steele 1995).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Del Hoyo, J., Elliot, A., Christie D. (editors) (2006) Handbook of the Birds of the World Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers. Lynx Edicions. ISBN 84-96553-06-X.
  2. Mullarney, K., Svensson, L., Zetterström, D., Grant P. J. (1999) Collins Bird Guide. HarperCollins. ISBN 0-00-219728-6.
  3. La nomo Izabela hipolao estis unuafoje uzata en la 11a volumo de la Handbook of the Birds of the World.
  4. Parkin, David T., Martin Collinson, Andreas J. Helbig, Alan G. Knox, George Sangster kaj Lars Svensson (2004) Species limits in Acrocephalus and Hippolais warblers from the Western Palearctic British Birds Vol 97 No 6 pages 276-299
  5. Leisler, B. P. Heidrich, K. M. Schulze-Hagen and M. Wink (1997) Taxonomy and phylogeny of reed warblers (genus Acrocephalus) based on mtDNA sequences and morphology J. Ornithol. 138:469-496
  6. Sangster, George (1997) Trends in Systematics - Acrocephalus and Hippolais relationships: shaking the tree Dutch Birding Vol 19 No 6 pages 294-300
  7. Sangster, George, Cornelius J. Hazevoet, Arnoud B. van den Berg and C. S. Roselaar (1998) Dutch avifaunal list: species concepts, taxonomic instability, and taxonomic changes in 1998 Dutch Birding Vol 20 No 1 pages 22-32
  8. Alan G. Knox, Martin Collinson, Andreas J. Helbig, David T. Parkin, George Sangster (2002) Taxonomic recommendations for British birds Ibis 144 (4): 707–710. DOI: 10.1046/j.1474-919X.2002.00110.x
  9. Helbig, A. J. and Seibold, I. (1999) Molecular phylogeny of Palearctic-African Acrocephalus and Hippolais warblers (Aves:Sylviidae) Mol. Phyl. Evol. 11:246-260
  10. Constantine, Mark & the Sound Approach (2006) The Sound Approach to birding - a guide to understanding bird sound ISBN 90-810933-1-2 paĝoj 142-148
  11. Williamson, K. (1968) Identification for ringers 1. The genera Cettia, Locustella, Acrocephalus and Hippolais
  12. Harris, A., H. Shirihai kaj D. Christie (1995) The Macmillan birder's guide to European and Middle Eastern birds
  13. Bradshaw, Colin (2000) Separating Acrocephalus and Hippolais warblers British Birds Vol 93 No 6 Page 277
  14. Bradshaw, Colin kaj Jimmy Steele (1995) Mystery photographs 195 British Birds Vol 88 No 11 paĝoj 561-564
  15. Bradshaw, Colin kaj Jimmy Steele (1997) Mystery warblers in Tselinograd British Birds Vol 90 No 4 paĝoj 155-158
  16. Lars Svensson (1997) Mystery warblers in Tselinograd British Birds Vol 90 No 4 pages 152-154