Kampokanbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kampokanbirdo
Kampokanbirdo, ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato
Kampokanbirdo, ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. agricola'
Acrocephalus agricola
(Jerdon, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kampokanbirdo, Acrocephalus agricola, estas birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. La Manĉura kanbirdo (A. tangorum) estis (kaj foje ankoraŭ estas) inkludata en A. agricola kiel subspecio.

Ili reproduktiĝas en moderklimata centra Azio. Ĝi estas migranta, kaj vintrumas en Pakistano kaj Barato. Ĝi estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo. Tiu paserina birdo estas specio troviĝanta en malalta vegetaĵaro kiaj altaj herboj, kareksoj kaj rizo. La ino demetas 4-5 ovojn en nesto en herbo.

Ĉar estas 12-13.5 cm longa, la Kampokanbirdo estas iom pli malgranda ol la Kanbirdo. Plenkreskulo havas nestriecan helbrunan dorson (kun ruĝecbruna nuanco antaŭŝultre) kaj sablokolorajn subajn partojn, kun pli bruna pugo. Estas pli klara blankeca superokula strio kaj la beko estas mallonga kaj pinteca. La iriso estas malhelbruna kaj videblas iom da blanka okulringo en suba duono, dum en supra duono miksiĝas kun la hela superokula strio. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de silviedoj, sed junuloj estas pli sablokoloraj sube. Kiel plej parto de kanbirdoj, ankaŭ tiu estas insektovora.

La kanto estas rapida kaj simila al tiu de la Grenokanbirdo, kun multe da imitado kaj tipaj fajfoj akrocefalaj. Ties kanto estas pli milda kaj ritma ol tiuj de la parencoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52507|, Acrocephalus agricola, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.