Manĉura kanbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Manĉura kanbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. tangorum'
Acrocephalus tangorum
(La Touche, 1912)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Manĉura kanbirdo (Acrocephalus tangorum) estas birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Ĝi estis kutime (kaj foje ankoraŭ estas) traktata kiel subspecio de la Kampokanbirdo (A. agricola).

Ĝi reproduktiĝas en nordorienta Ĉinio, Koreio, sudorienta Rusio, kaj vintrumas en Kamboĝo, Tajlando kaj suda Laoso, kaj eble Birmo kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas marĉoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Tiu specio havas karakteran aspekton kun tre markata kaj sufiĉe larĝa blanka superokula strio malhelbrune bordata ambaŭflanke; la krono estas bruneca senstria kio pluas laŭ la nuko al la dorso; nur la flugiloj kaj vosto estas pli malhelbrunaj. El la okulo al la orelareo estas vizaĝa helgrizbruneca areo sufiĉe kontrasta inter la blankecaj superokula strio kaj gorĝo, sed ne tiom etendaj kiom ĉe la Nigrabrova kanbirdo; la helaj subaj partoj estas kun helbruneca nuanco en brusto inter la blankecaj gorĝo kaj ventro kaj kun pli ruĝecbrunaj nuancoj en flankoj. La subpuga areo estas blankeca. La iriso estas malhelbruna, la okulo montras blankan suban duonringon kaj en la beko la supra makzelo estas pli malhela.

Fontoj[redakti | redakti fonton]