Malgranda alaŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malgranda alaŭdo
Malgranda alaŭdo
Malgranda alaŭdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genro: Calandrella
Specio: C. rufescens
Calandrella rufescens
(Vieillot, 1820)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Calandrella rufescens minor MHNT

La Malgranda alaŭdo [1] aŭ pli precize Mallongfingra malgranda alaŭdo (Calandrella rufescens) estas specio de malgranda alaŭdo aŭ birdoj de la genro Calandrella kaj familio de Alaŭdedoj, kiu loĝas en Hispanio, norda Afriko, kaj el Turkio orienten tra la duondezertoj de centra Azio al Mongolio kaj Ĉinio.

Multaj populacioj, inkludante tiujn kiuj reproduktiĝas en Hispanio kaj Afriko, estas nemigrantaj, sed kelkaj birdoj el Azio de la nordo de la reprodukta teritorio migras sude en vintro. Tiu ĉi specio estas tre rara vaganto al norda kaj okcidenta Eŭropo.

Tiu palearktisa specio de seka malferma kampero, preferas eĉ pli la sekajn kaj senplantajn terenojn ol la proksima parenco, la Mallongfingra alaŭdo. Ĝi nestumas surgrunde, kie la ino demetas 2 al 3 ovojn. La manĝo estas semoj kaj insektoj, tiuj lastaj ĉefe dum la reprodukta sezono.

Temas pri eta pala alaŭdedo, pli malgranda eĉ ol la Mallongfingra alaŭdo. Ĝi estas, kiel plej parto de alaŭdedoj malhele striita grizecbrune supre kaj blankeca sube. Ĝi havas palan superokulan strion kaj mallongan fortikan bekon, kiel ĉe la Mallongfingra alaŭdo, sed diference de tiu, ĝi havas nek kolmakulojn nek sablokoloran nuancon en vango aŭ flankoj de brusto kaj male havas tre markitan striadon en vango kaj brusto. Ankaŭ la beko estas iom distinga, pli malhela kaj iomete kurba ĉe la Malgranda alaŭdo kaj ankaŭ la formo de la kapo iom pli malgranda ĉe tiu ĉi. Ambaŭ seksoj estas similaj.

La kanto estas pli riĉa, pli varia kaj imiteca ol tiu de la parenco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mészáros, Béla 1980 : Oklingva Nomaro de Eŭropaj Birdoj, Debrecen, 141 p., p. 41

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]