Pepe-Hillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pepe-Hillo
Persona informo
Naskonomo José Delgado Guerra
Aliaj nomoj Pepe-Hillo
Naskiĝo 14-an de marto 1754 (1754-03-14)
en Sevilo
Morto 11-an de majo 1801 (1801-05-11) (47-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo cornada
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo Matadorotoreisto • pentristo
Verkoj Tauromaquia
vdr

José Delgado Guerra,[1] plej bone konata kiel Pepe-Hillo [pePIljo] samsignife kiel Joĉjo (Sevilo, 14a de marto 1754 - Madrido, 11a de majo 1801), esits hispana toreisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Oni konsideras lin kun Costillares — kies lernanto li estis — kaj Pedro Romero, — kun kiu li ege rivalis — kiel unu de tiuj kiuj fiksis la regulojn kaj la stilon de toreado.

Lia virtuoza stilo estis konata kiel sevila skolo. Li estas konsiderata unu de la ĉefaj stilistaj toreistoj. Oni supozas, ke li debutis ĉirkaŭ 1769 kaj estis toreistigita en 1774, en Malago, fare de Juan Romero.

En 1796 li publikigis la Traktato pri taŭrludado, grava teksto por koni la evoluon de la taŭrludado, citita ofte de la fakulo José María de Cossío en sia majstroverko prie. La verko estis tre probable redaktita de José de la Tixera, amiko de la toreisto.

Morto[redakti | redakti fonton]

Ĝismorta kornofrapo al Pepe-Hillo en la taŭrludejo ĉe la Pordo de Alcalá en Madrido. Gravuraĵo, malakceptita de Goya, montras fidele la momenton de la dua kornofrapo post la montrita en la gravuraĵo 33a, kaj la toreiston kapaltere.
Gravuraĵo 33a de la serio La tauromaquia de Goya. Ĝi montras la unuan kornofrapon al Pepe-Hillo, antaŭ la dua, jam mortiga, kornofrapo.

La 11an de majo 1801 Pepe-Hillo estis toreanta kun José Romero Martínez — frato de la fama Pedro Romero —, Antonio de los Santos kaj Juan Conde[2] en la taŭrludejo ĉe la Pordo de Alcalá en Madrido, tiam nomita Plaza de la Corte. Kiam li estis glavmortiganta la sepan taŭron, nome Barbudo, tiu faligis lin kaj laŭ bildo de la lasta gravuraĵo de la serio La tauromaquia de Goya rakontita detale de José de la Tixera en letero publikigita en Barcelono en 1801. Laŭ rakonto, poste la taŭro frapis lin per la dekstra korno kaj frapegis lin kontraŭ la grundon kaj tiel li ne povis eviti sekvajn frapojn en la ventro, pulmo, hepato, arterioj kaj aliaj internaĵoj, dum helpantoj povis nur klopodi al finmortigo de la besto. La fideleco kaj detaleco per kiu Goya montris Pepe-Hillo bategita de la taŭro eĉ en diversaj momentoj pensigis kelkajn fakulojn, ke Goya eble estis rekta atestanto surloke. Estis aliaj gravaj atestantoj, kiel la propra reĝino María Luisa, kiu lasis impresan ateston en letero sendita al Manuel Godoy. La okazaĵo impresis ankaŭ la madridan socion kaj estis dumlonge memorita en la torea etoso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «José Delgado Guerra». Real Academia de la Historia. Konsultita la 13an de junio 2020.
  2. Fernández y González, Manuel Las Glorias del Toreo ... Cuadros biográficos, lances y desgracias de los diestros más célebres ... Artículos sobre costumbres de los pueblos aficionados á esta clase de espectáculos. Alirita la 19an de januaro 2020, 1879, Imprenta de Diego Pacheco, Madrido, oclc=560150816

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Delgado Guerra, José (2008). Tauromaquia o Arte de torear á caballo y á pie. Es edición facsímil de la de Madrid: Impresores Vega y Compañía, 1804. Mairena del Aljarafe: Extramuros. ISBN 9788498621853. OCLC 733626269.
  • Fernández y González, Manuel (1879). Las Glorias del Toreo ... Cuadros biográficos, lances y desgracias de los diestros más célebres ... Artículos sobre costumbres de los pueblos aficionados á esta clase de espectáculos. Madrid: Imprenta de Diego Pacheco. OCLC 560150816. Konsultita la 19an de januaro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pepe-Hillo en la hispana Vikipedio.