La Sabatorgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
El Aquelarre

El aquelarreEl gran Cabrón (esperante La SabatorgioLa Virkapro) estas unu el la oleopentraĵoj sur stukaĵo kiu konsistigas la t.n. Nigraj pentraĵoj per kiuj Francisco de Goya ornamis la murojn de sia domo de Quinta del Sordo. La serio estis pentrita inter 1819 kaj 1823.

Ĉi verko, kune kun la aliaj nigraj pentraĵoj, estis translokigita el stukaĵo al tolo, ekde 1874 pere de Salvador Martínez Cubells, sub la mendo de la barono Émile d'Erlanger, franca bankisto, germandevena, kiu intencis vendi ilin en la Universala Ekspozicio de Parizo en 1878. Tamen, la verkoj ne altiris la atenton de aĉetantoj kaj li mem donacis ilin, en 1881, al la Prado-Muzeo, kie nuntempe montriĝas.

La ĉefroluloj (la sidanta virino kaj la virkapro) kaŝas siajn vizaĝojn. Laŭ interpreto de Nigel Glendinning, la virkapro, kiu estas reprezentaĵo de la diablo kun la buŝo malfermita, parolas kun la junulino, kiu verŝajne kandidatiĝas por esti sorĉistino. La ceteraj roluloj rigardas la virkapron, aŭskultante la vortojn de la virkapro, krom tiu kiu aperas surdorse unuaplane, kun mantelo tipa de novicoj, kiu rigardas la junulinon.

Ĉiuj figuroj havas groteskan aspekton kaj iliaj vizaĝoj estas forte karikaturigitaj, ĝis la bestigo de iliaj trajtoj. Aliflanke, la uzado de la negro tre abundas. Kelkaj makuloj de blanka koloro kreas ombrojn ankaŭ mallumaj.

La temo de tiu ĉi pentraĵo jam estis traktita de Goya en 1797–1798, en malgranda pentraĵo kiu iĝis parto de serio destinita por la dekoraciado de la palaco en la ditrobieno de la Duko de Ozuno kaj kies titolo ankaŭ estis 'El aquelarre'.