El asesino de los caprichos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El asesino de los caprichos
filmo
Originala titolo El asesino de los caprichos
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2019, 9 dec. 2021
Ĝenro krimsuspensfilmo
Kameraado David Omedes Regàs
Reĝisoro(j) Gerardo Herrero
Produktisto(j) Gerardo Herrero
Scenaro Ángela Armero
Rolantoj Maribel Verdú • Aura Garrido • Ginés García Millán • Daniel Grao • Roberto Álamo • Ruth Gabriel
IMDb
vdr

El asesino de los caprichos [elaseSIno delosKaPRIĉos] (La murdisto de la kapricoj) estas hispana trilera filmo de 2019 reĝisorita de Gerardo Herrero, ĉefrolulita de Maribel Verdú kaj Aura Garrido.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En urbocentro de Madrido, nome en la kvartalo Salamanko, aperas mortinta virino. La murdisto artiste muntis murdoscenejon kiu kopias detale unu el la bildoj de la fama serio Los caprichos de la hispana pentristo Francisco de Goya. Oni komisias policaninon Eva González por akompani la spertan policanino Carmen Lobos dum la esplorado por serĉi novajn ŝlosilojn kiuj ebligu trovi la murdiston.

Tamen, la murdisto sukcesas sekvi sian ludon trompante la policon kaj opoziciigante ambaŭ virinojn. Dum unu opinias, ke eble temas pri iu tipo de amafera krimo, la alia vidas indikojn al io kia seria murdisto. Balfaŭ oni konfirmas tiujn suspektojn kaj startas senhaltan persekutadon.[2]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

La aktorino Maribel Verdú.
  • Maribel Verdú kiel Inspectora Carmen Cobos
  • Aura Garrido kiel Subinspectora Eva González
  • Roberto Álamo kiel Comisario Julián Vargas
  • Daniel Grao kiel Adrián Iglesias
  • Antonio Velázquez kiel Alberto
  • Tamar Novas kiel Iván Santaolalla
  • Ruth Gabriel kiel Alicia Márquez, regiona prezidantino de la Comunidad de Madrid
  • Ginés García Millán kiel Eduardo Gil

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «El asesino de los caprichos». ABC. Konsultita la 18an de oktobro 2019.
  2. Hernández Luján, Raquel (17a de oktobro 2019). «‘El asesino de los caprichos’, un drama policiaco español dirigido por Gerardo Herrero». La Vanguardia. Konsultita la 18an de oktobro 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]