La familio de Karlo la 4-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La familio de Karolo la 4-a)


La familio de Karlo la 4-a
La familio de Karlo la 4-a
Francisco de Goya, 1800–1801
Oleo sur tolo
280 × 336 cm
Prado-Muzeo (Madrido)
vdr

La familio de Karlo la 4-a (hispane La familia de Carlos IV) estas pentraĵo plenumita de la hispana pentristo Francisco de Goya inter la jaroj 1800 kaj 1801. La verko estis libere inspirita de Las Meninas fare de Diego Velazquez, montrante Karlon la 4-an kaj la reĝan familion meze de naturalisma kaj kredebla sceno.

Samkiel en Las Meninas, la reĝa familio de la verko de Goya estas ŝajne vizitanta la atelieron de la artisto, dum la pentristo videblas neklare en mallumo en la maldekstra parto de la pentraĵo, rigardante eksteren al la spektanto. La du verkoj tamen havas tre malsamajn kaj apartajn etosojn.

La kritikistoj multe verkis kaj parolis pri la naturalismo de la vizaĝoj rilate la tiamajn politikajn funkciojn de la koncernulo. Ekzemple la reĝino estas reprezentata ege malbela (kia ŝi estis reale) kio maloftis ĉe reĝaj menditaj kaj pagotaj portretoj; tiu reĝino laŭ tiamaj onidiroj estis la amantino de Manuel Godoy, ministro kaj vera reganto de la momento. La reĝo estas reprezentata kiel afabla kaj neinteligenta homo (almenaŭ laŭ la bezonata makiavelisma maniero de tiama reĝa politiko) kaj fakte li ne scipovis politike starigi kontraŭ Godoy, la tuj alvenonta Napoleono aŭ sia filo, la estonta Ferdinando la 7-a, reprezentata maldekstre ĉe la pentristo, kiel inteligenta princo; vere tiam li estis dezirata kiel taŭga alternativo al la patro, sed kiam li alvenos al la povo, la popola koncepto ŝanĝos kaj la pentristo devos forfuĝi al ekzilo en Francio, kie li mortos.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Gassier, Pierre. "Goya: Biographical and Critical Study". New York: Skira, 1995.
  • Hughes, Robert. Goya. New York: Alfred A. Knopf, 2004. ISBN 0-394-58028-1