Makiavelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maĥiavelo)
Makiavelo
Persona informo
Niccolò di Bernardo dei Machiavelli
Naskiĝo 3-an de majo 1469 (1469-05-03)
en Florenco
Morto 21-an de junio 1527 (1527-06-21) (58-jaraĝa)
en Sant'Andrea in Percussina,  Respubliko Florenco
Mortis per peritoneito vd
Tombo Baziliko Santa Croce vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj italatoskana dialekto vd
Ŝtataneco Respubliko Florenco vd
Alma mater Universitato de Florenco vd
Subskribo Makiavelo
Familio
Patro Bernardo di Niccolò Machiavelli vd
Patrino Bartolomea di Stefano Nelli vd
Gefratoj Totto Machiavelli vd
Edz(in)o Thomas Fontaine vd
Infanoj Piero Macchiavelli • Bartolomea Macciavelli • Bernardo Macciavelli • Ludovico peluche • Guido Machiavelli vd
Parencoj Niccolò Machiavelli vd
Profesio
Okupo verkistopolitikistohistoriistofilozofo • politikteoriisto • military theorist • tradukisto • poeto • diplomatodramaturgo vd
Laborkampo filozofio vd
Aktiva en Italio vd
Verkado
Verkoj La Princo ❦
Traktaĵo pri La Unua Jardeko de Tito-Livio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Niccolò di Bernardo dei MACHIAVELLI, esperantigita: Makiavelo (Nikkolo Makjavelli, naskiĝis la 3-an de majo 1469, mortis la 21-an de junio 1527) estis politika filozofo de la renesanca Florenco. Li estis la aŭtoro de La Princo (1513), manlibro por la regnestro, en kiu Makiavelo konsilis la princon agi eĉ hipokrite kaj malmorale por forsavi kaj prosperigi sian regnon. Makiavelo verkis la libron por Lorenzo De Medici, duko de Urbino, nevo de papo Leono la 10-a, sed Lorenzo estis pli interesita pri hundoj. Makiavelo amis Florencon kaj Italion kaj deziris princon kiu povus unuigi la landon kaj liberigi ĝin de la barbaroj (t.e., la francoj kaj hispanoj). Lia scio kaj sperto pri politiko estis tre profunda kaj ampleksa, pro studado de antikva historio, pro sperto kiel alilanda sekretario de Florenco (ambasadoro) kaj eĉ pro sperto kiel politika malliberulo. Li estis dum multaj jaroj funkciulo de la Florenca Respubliko, kun respondeco en diplomataj kaj militaj aferoj. Li estas konsiderata fondinto de moderna politika scienco, kaj pli specife de la politika etiko. Li verkis ankaŭ komediojn, karnavalajn kantojn, kaj poezion. Lia persona leteraro estas rekonita kiel fama verko en la itala lingvo. Li estis Sekretario de la Respubliko Florenco el 1498 al 1512, kiam la Medici estis jam elpostenigitaj. Fakte li verkis sian majstroverkon, La Princo, post kiam la Medici jam estis rekuperinta la povon kaj li jam ne plu havis postenon de alta respondeco en Florenco.

Portrait of Niccolò Machiavelli by Santi di Tito.jpg
Portreto de Niccolò Machiavelli fare de Santi di Tito

"Makiavelismo" estas amplekse uzata negativa termino por karakterizi senskrupulajn politikistojn kiel tiuj kiujn Makiavelo priskribis en La Princo. La libro mem akiris enorman rimarkindecon kaj multnombran legantaron ĉar la aŭtoro ŝajne konsilis kutimaron plej ofte kondamnita kiel malica, maldeca kaj kontraŭmorala.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Makiavelo estis la tria ido kaj unua filo de Bernardo di Niccolò Machiavelli, nome malnobla leĝisto kaj bienposedanto, kaj filo de advokato, kaj de lia edzino, Bartolomea di Stefano Nelli.[1]. La familio Machiavelli ŝajne descendas el la malnova stirpo de markizoj de Toskanio kiu produktis dektri postenuloj en Florenco nome Gonfaloniere di Giustizia,[2] nome oficuloj de grupo de naŭ civitanoj selektitaj ĉiun duan monaton kaj kiu formis la registaron, aŭ Signoria; tamen, li neniam estis kompleta civitano de Florenco, pro la naturo de la Florenca civitaneco en tiu epoko, eĉ dum la respublika reĝimo.[3]

Makiavelo naskiĝis en tumulta epoko, kiam papoj entreprenis militojn por akiri teritoriojn kontraŭ la italaj urbo-ŝtatoj, kaj popoloj kaj urboj ofte estis elpovigitaj. Kun la papo, kaj la ĉefaj urba respublikoj kiaj Venecio kaj Florenco, eksterlandaj povoj kiaj Francio, Hispanio, la Sankta Romia Imperio, kaj eĉ Svisio batalis por regionaj influo kaj kontrolo. Politik-militaj aliancoj kontinue ŝanĝis, ĉefe ĉe la condottieri (porsalajraj soldatestroj kaj lusoldatoj), kiuj ŝanĝis de flanko al flanko sen averto, kaj pro la ascendo kaj falo de multaj mallongdaŭraj registaroj.[4]

Makiavelo lernis gramatikon, retorikon, kaj la latina. Oni diras, ke li ne lernis la grekan, kvankam Florenco estis tiam unu el la centroj de greka instruado en Eŭropo. Lia patro havis nemalgrandan bibliotekon kaj li ŝatis legi: foje li gajnis ekzempleron de Tito Livio kiel pago por indeksado. Makiavelo ankaŭ ŝatis legi kaj gajnis profundan scion pri historio el la biblioteko de sia patro.

En 1494, la Mediĉoj (kiuj estis regantoj dum dekses jaroj) estis renversitaj kaj la florenca respubliko ekestiĝis. En 1498, Makiavelo, malnoblulo, post la ekzekuto de Savonarola, fariĝis la alilanda sekretario por la respubliko post plenumado de aliaj pli malaltrangaj postenoj. Aldone al sia scio pri historio, li posedis menson tre inteligentan kaj subtilan. Li legis verkojn de homoj ne nur laŭ vorto, sed ankaŭ laŭ ago, mieno kaj motivo. Li fidis sian analizon kaj scion, ne la opinion de la multaj. Kiel sekretario pri eksterlandaj aferoj, komence de la 16a jarcento li vojaĝis tra Italio kaj al Francio, Svislando kaj Germanio. Li parolis kun reĝoj, papoj, generaloj kaj kardinaloj kaj gajnis grandan sperton pri efektiva politiko. Li plenumis kelkajn diplomatiajn misiojn: ĉefe ĉe la Papoj en Romo, en la Italiaj ŝtatoj. Tamen, el 1502 al 1503, li atestis pri la malhumana realo de la ŝtat-konstruaj metodoj de Cesare Borgia (1475–1507) kaj de lia patro, la papo Aleksandro la 6-a, kiu estis tiam engaĝita en la procezo klopodi enmeti grandan parton de centra Italio ene de sia posedteritorio. La ekskuzo defendi la ekleziajn interesojn estis uzata kiel parta justigo fare de la familio Borgia. Aliaj veturoj al la kortego de Ludoviko la 12-a de Francio kaj al la hispana kortego influis siajn verkojn kiaj La Princo.

Inter 1503 kaj 1506, Makiavelo estis responsa pri la florenca milico. Li malfidis el pagsoldatoj (malfido kiun li klarigis en siaj verkoj (oficialaj informoj unue kaj poste en siaj teoriaj verkoj), pro manko de patriota sento kaj neinvestita naturo en milito, kio faras ties neceso danĝera kaj ofte nefidinda kiam plej necesa), kaj anstataŭe li organizis armeon el civitanoj, politiko kiu montriĝis sukcesa multajn fojojn. Sub lia estrado, la florencaj civitan-soldatoj venkis super Pisa en 1509; tamen, la sukceso de Makiavelo ne daŭris. En Aŭgusto de 1512, la Medici, helpitaj de la papo Julio la 2-a, uzis hispanajn trupojn por venki super la florencanoj ĉe Prato, kvankam multaj historiistoj asertis, ke tio okazis pro mallerto de Piero Soderini por negoci kun la Medici kiu havis Prato sub sieĝo. Dume, Piero Soderini rezignis kiel florenca ŝtatestro kaj foriris al ekzilo. Tiu sperto, same kiel la estado de Makiavelo ĉe eksterlandaj kortegoj kaj kun la Borgia, ege influis sian politikan verkadon.

Statuo de Makiavelo ĉe la Uffizi

En 1512, la respubliko falis kaj la Mediĉoj revenis kaj sendis Makiavelon, post elpostenigo, al malliberejo en 1513, akuzita je konspiro. Torturinte lin (per ŝovnodo) kaj ne trovinte kulpon en li, ili fine liberigis lin post tri semajnoj. Sen posteno, Makiavelo forlasis Florencon kaj iris al la bieno, kiun li heredis de lia patro, por loĝi. Tie li studis la antikvulojn kaj verkis siajn majstraĵojn: La Princo (1513) kaj la Diskursoj (1519).

Spite oportunon resti rekte implikita en politikaj aferoj, post iom da tempo Makiavelo ekpartoprenis en intelektaj grupoj en Florenco kaj verkis kelkajn teatraĵojn kiuj (male al liaj verkoj pri politika teorio) estis kaj popularaj kaj amplekse konata dum sia vivo. Ankoraŭ politiko restis lia ĉefa pasio kaj, por pleumi tiun intereson, li havis bone konatan korespondadon kun pli politike konektitaj amikoj, kio kondukis lin denove al politika vivo.[5]

Spite de lia konsilo al princoj, laŭkaraktere Makiavelo mem ne havis koron glacian kaj kruelan. Li estis amikema, sprita kaj grandanima. Li estis bona amiko, bona patro, bona civitano. Li iris al meso, sed ne aŭskultis al la prediko, ĉar "mi ne praktikas tion". Li parolis kun princoj, ludis kun buĉistoj kaj muelistoj kaj vizitis publikinojn kaj astrologojn.

Cenotafo de Makiavelo en la Baziliko Santa Croce de Florenco

Inter aŭtoroj, Makiavelo ŝatis legi Lukrecion, Danton, Vergilion kaj, super ĉiuj, Livion. Lukrecion li kopiis propramane. Li ankaŭ legis verkojn de: Tukidido, Tacito, Plutarko, Ovidio, Terencio, Petrarko, Boccaccio kaj Diogeno Laertio. Ĝenerale, Makiavelo ŝatis legi pri historio kaj amo, la du pasioj de lia vivo estintaj politiko kaj virinoj. Makiavelo estis amiko de Leonardo da Vinci. Ili amikiĝis kiam Leonardo laboris por Cesare Borgia.

Makiavelo mortiĝis en 1527 je dekkvinokjaraĝa, post ricevi sian funebron.[6] Li estis entombigita ĉe la Baziliko Santa Croce de Florenco. Oni surmetis epitafon honore al li sur lia monumento. La latina diraĵo estas: latine TANTO NOMINI NULLUM PAR ELOGIUM ("ne estas sufiĉa laŭdo por tiom granda nomo").

Verko[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de La Princo.

La Princo estas praktika gvidlibro por regnestroj. Tra la epokoj, saĝuloj konsilas al la princo esti justa, prudenta, modera kaj celi la amon de sia regataro. Cicerono estas bona ekzemplo de tia konsilo. Sed Makiavelo, kiu ĵus vidis la disfalon de la florenca respubliko en 1512 pro la justa koro de Soderini, ne volis pensi pri la princo ideala sed la princo praktika kaj efika.

La agoj de princoj kaj homoj, diris Makiavelo, ĉiam estas pelataj de la samaj pasioj tra la epokoj. Tial, per scio pri la agoj de granduloj lernita de Makiavelo per longa sperto de la tiama epoko kaj senĉesa legado de la antikva, Makiavelo posedis grandan praktikan scion pri la arto de regnestro, pri la ago kiu profitas la regnon, kaj pri la ago kiu malprofitas. En La Princo Makiavelo konsilas la princon pri siaj aferoj: militoj, ribeloj, armeoj, interligoj, provincoj, la sento de la popolo, ktp.

La princo, laŭ Makiavelo, por gajni kaj reteni potencon, iafoje devas agi senmorale: mensogo, perforto, perfido, ĉantaĝo, mortigo, hipokriteco, ktp. Leĝo kaj moralo estas sub la princo, ne super la princo. Tiele la celo pravigas la rimedon. La respekto de la princo por leĝo, moralo, tradicio, ktp, estas tute oportuna, ne sincera aŭ bonkora.

Pro tio, Makiavelo admiris la malbonajn papojn, Aleksandro la 6-a kaj Julio la 2-a.

Pluraj indikis, ke Makiavelo neniam diris aferojn ne jam konatajn al regnestroj; inter aliaj, Baruĥ Spinozo, Jean-Jacques Rousseau kaj Ugo Foscolo opiniis, ke la ĉefverko de Makiavelo intencis fakte montri al la popolo la praktikan konduton de la regnestroj.

Alia verkaro[redakti | redakti fonton]

Frua reeldono de La Mandragoro (Florenco, 1556).

Makiavelo, kiu en juneco estis arda respublikano, kiu deziris la liberecon de Florenco, en maljuneco estis arda naciisto, kiu deziris la liberecon de Italio el fremduloj. Do en juneco Makiavelo estis malamiko de la Mediĉoj, sed en maljuneco penis instrui kaj instigi ilin, kiel la ununura espero por la unuiĝo de Italio.

Makiavelo ankaŭ verkis poezion kaj komediojn (i.a. Mandragola, La Mandragoro, tradukita de Kiril Draĵev kaj surscenigita en 1971 de BET (Bulgara Esperanto-Teatro), laŭ reĝisorado de Krestju Mirski). Li neniam verkis tragedion.

La lingvo kaj stilo de lia prozo estis tre bona, sed lia poezio estis meza. Li skribis en la itala lingvo (la toskana, pli precize), ne en la latina. Li regis la latinan, sed ĝenerale li skribis por Italio, ne por Eŭropo.

La politika pensaro de Nikolao Makiavelo[redakti | redakti fonton]

Kvankam fakte li neniam diris tion, oni atribuas al li la sloganon "la celo justigas la rimedojn", ĉar ĝi resumas multajn de la ideojn enhavataj en la ĉapitro 18a de La princo: nur la rezulto justigas la agadon, kaj tiel oni konsideras ĝin krome la kreinto de la koncepto de la "racio de ŝtato", fundamenta en politiko, kaj kiu reaperos finfine en Francesco Guicciardini kaj Giovanni della Casa, kvankam nur ĉe Giovanni Botero ĝi estos disvolvigita kiel doktrino (Della Ragion di Stato, 1589). Makiavelo eksponis en siaj Discorsi sopra la prima deca di Tito Livio (lib. III, ĉap. 41): «ke la patrio devas esti defendata ĉiam ĉu maldece ĉu glore, kaj per ajna maniero ĝi estos defendita»:

Citaĵo
 Tio estas io kiu meritas notadon kaj imitadon fare de ĉiu civitano kiu deziras konsili sian patrion, ĉar en la debatoj en kiuj temas pri la savo de la patrio, oni ne devas atenti pri ajna konsidero al tio justa aŭ maljusta, tio pia aŭ kruela, tio laŭdinda aŭ homtiga, sed male, flankenlasante ajnan alian respekton, oni sekvu tiun vojon kiu savu la vivon de la patrio kaj retenu ties liberecon. 
Busto de Makiavelo en la "Palazzo Vecchio" de Florenco.

Oni konsideras Makiavelon kiel uno de la politikaj teoriuloj plej elstaraj de la Renesanco, ĉar per sia kontribuo oni malfermas vojon al la moderneco en lia koncepto pri politiko kaj al la socia restrukturigo. Li diris, ke "se unu persono deziras fondi ŝtaton kaj krei ĝiajn leĝojn, oni devas starti per la akcepto de la fakto ke ĉiuj homoj estas perversaj kaj ke ili estas pretaj montri sian naturon, kondiĉe ke ili trovu la oportunan okazon."[7]

Tradicie, oni trovis aporion en la makiavela pensaro kiel konsekvenco de la malfacila kongruigo de liaj du ĉefaj verkoj nome Discorsi sopra la prima deca di Tito Livio kaj La princo.

En la Discorsi, Makiavelo deklaras sin partiano de la respubliko (sinonime de ŝtato), elirante de la supozo ke ĉiu komunumo havas du kontraŭmetitajn spiritojn: tiu de la popolo kaj tiu de la granduloj (kiuj deziras regi la popolon), kiuj estas en konstanta konflikto. Por Makiavelo la plej bonkvalita reĝimo estas Respubliko bone organizata (kaj li uzas kiel ekzemplon la Romian Respublikon), nome tiu kiu sukcesu partoprenigu la du partiojn de la komunumo kaj tial ĝi sukcesu reteni la politikan konflikton ene de la publika sfero.

Makiavelo notas, kaj de tie la kvalifikigon de bone organizata, kio estas esenca ke en tiu respubliko oni disponu de la necesaj institucioj por kanaligi la konflikton ene de tiuj kaj sen kiuj la respubliko iĝu senarma. [konsideru redakti]

Neniu el la aliaj manieroj de registaro, ĉu estu la bonaj; nome la monarkio, la aristokratio kaj la demokratio, ĉu la malbonaj; nome la tiraneco, la oligarkio kaj la maldeca registaro, sukcesas atingi la ekvilibron de la partioj ene de la reĝimo, pro kio ili estas nestabilaj.

Citaĵo
 La tri bonaj estas tiuj jam cititaj; la tri malbonaj estas degradaĵoj el tiuj,... la monarkio facile iĝas tiraneco; la aristokratia reĝimo iĝas oligarkio, kaj la demokratia iĝas maldeco. Discorsi sopra la prima deca di Tito Livio. Ĉapitro II, Unua Libro 

La interpretistoj tendencemaj al la respublikanaj tezoj intencis, ekde Rousseau, kongruigi la kontraŭdiron inter la Discorsi kaj La princo konsiderante ke tiu lasta supozas ekzercon de ironio kiu simple nudigis antaŭ la publika lumo la verajn praktikojn de la povo.

Makiavelo dediĉis sian verkon La Princo al Lorenzo di Piero de' Medici.

Tamen, pri la opozicio al la respubliko kiu povus esti deduktita el La princo, oni devas konsideri, ke kiam Makiavelo verkis ĝin, faris tion por montri al Lorenzo la 2-a kiel oni devas elturniĝi se oni volas unuigi Italion kaj eligi ĝin for el la krizo en kiu ĝi troviĝas. Makiavelo klarigas ankaŭ ke povas ekzisti homo kies politika virto (scii profiti la momentojn de bona sorto kaj eviti la malfavorajn) superu la respublikon entute; sed tiu politika virto mortos kun la mortulo kiu posedu ĝin, kio ne okazos en respubliko bone organizata.

Krom tio, oni devas memori, ke La princo montras analogiojn kun la romia kaj respublika bildo de la diktatoro, kiu posedas absolutajn povojn dum mallonga periodo kaj poste devas esti kontrolita de la respubliko. Tiukadre, la kontraŭdiro inter la du ĉefaj tekstoj de Makiavelo ne estas tia. Se tio estas tia, tiam la princlando kaj la respubliko devus esti komprenita kiel formoj de registaro subigitaj al la aŭtenta politika priokupo de Makiavelo: nome la formado de moderna ŝtato en Italio siatempa.

Citaĵo
 Tial, princo, devigita adopti bestoj, havis la devon elekti inter vulpo kaj leono, ĉar la leono ne povas defendi sin kontraŭ la kaptiloj kaj la vulpo ne povas defendi sin kontraŭ la lupoj. Tial necesas esti vulpo por malkovri la kaptilojn kaj leono por timigi la lupojn. (Makiavelo, 1993: 137-138).[8] 

Makiavelo defendas, ke ĉiu princo devas posedi kaj virton kaj fortunon por ascendi al povo: virton farante bonajn decidojn kaj fortunon por klopodi konkeri teritorion kaj trafi situacion (kiu ne estu okazigita de li mem) kiu helpas aŭ profitas al la konkero. Tiu princo kiu akiros la povon pere de krimo kaj mistrakto, estante tiu malnobla kaj despota, devas kompreni, ke post la ascendo al la povo, li devas ŝanĝi tiun sintenon al la popolo. Havigante liberon al la popolo, por ricevi la favoron de tiu, ĉar finfine la popolo estos tiu kiu decidos lian estontecon. Li subtenis, ke la popolo, diference disde la nobelaro kaj la klerikaro, "estas la medolo de la nacioj; tamen, tiu sama popolo devis konvertiĝi en vakso en la manoj de politikisto".[9] Tamen, la eraroj fifaritaj de la popolo submetita al lia aŭtoritato "estas la rezulto entute de lia propra neglekto aŭ malbona ekzemplo", ĉar laŭ Lorenzo de Medici konfirmis: “La ekzemplo de la princo estas sekvata de la homamasoj“.[10]

Makiavelo konsideris la rolon de la religio en la politika sfero.

Pri la religio, kaj la kristanismo partikulare, Makiavelo konsideris ĝin kiel parto de la ŝtata maŝinaro por elteni la justecon kaj honorigi la virton de iliaj civitanoj.[9] Por ekzemplo, la romianoj "turnis sin al la religio cele al la inspiro de konfido al siaj armeoj"[11] aŭ kiam la princo Timasiteo "inspiris al homamaso senton de religio, kaj ĉiam imitas siajn regantojn".[10] Laŭ Makiavelo en la Diskursoj, la principoj de Sankta Francisko kaj Sankta Dominiko pri volonta malriĉeco (modera vivstilo) kaj la ekzemplo de la vivo de Kristo "atingis tiom da influo sur la homoj, ke ili estis kapablaj komprenigi ilin ke estas perversa eĉ malbone paroli pri perversaj regantoj, kaj ke estas taŭga obei ilin kaj lasi la punon de iliaj eraroj al Dio".[12] Tamen, Makiavelo parolas disdegne kaj admire en La princo pri la Katolika Eklezio kaj la Papo, kio kondukis multajn fakulojn konsideri Makiavelon kiel kontraŭkristano kiu preferis la civilajn religiojn paganajn. Por aliaj, kiel Cary Nederman, oni vidas variajn kristanajn doktrinojn (nome la graco kaj la libera volo) kiel gravaj elementoj de la pensaro de Makiavelo.[13]

Makiavelo estis krome aŭtenta pioniro de la laboro de la politikaj analizistoj kaj nuntempaj ĵurnalistaj kolumnistoj: «ĉiuj tiuj niaj princoj havas unu celon, kaj ĉar maleblas al ni koni iliajn sekretojn, ni vidas nin devigitaj parte dedukti tion el la parolo kaj la faktoj kiujn ili faras, kaj parte imagi ĝin».[14]

Ĉiuokaze, diversaj tekstoj de la pensulo havigas kaj lumojn kaj ombrojn sur la interna kohereco de lia verkaro. Tiel, la florencano eĉ asertis ironiete ke «ekde antaŭ iom da tempo ĝis nun, mi neniam diras tion kion mi kredas, nek kredas tion kion mi diras, kaj se fuĝas el mi iu vero de tempo al tempo, mi kaŝas ĝin inter tiom da mensogoj, ke estas malfacile rekoni ĝin».[15]

Thomas Hobbes disvolvigis kelkajn ideojn pri politiko kiujn Makiavelo estis skizinta.

Sed la fakto estas ke tio kion Makiavelo proponas estas la dubinda morala relativismo. Hannah Arendt verkis, ke "la malforteco de la argumento de la minora malbono estis ĉiam ke tiuj kiuj elektis la minoran malbonon forgesas tre rapide ke ili elektis fakte la malbonon".[16] Sed insistante en la relativismaj ideoj de la makiavelismo, Hobbes asertis, ke: «Dum la homoj vivas sen esti kontrolitaj de komuna povo kiu tenu ilin ĉiujn timigitajn, ili estas en militkondiĉo, milito de ĉiu homo kontraŭ ĉiu homo». Tio estas, ke la kolektiva politika povo timigas la homojn (keep them all in awe) kaj pere de tiu «adorata timo», tio estas, pere de la timo, oni konstituas politikan korpon kapablan bremsi pere de dominado kaj violento (tio estas, pere de la malbono) la militon kaj la konstantan kaoson. La malica kliniĝo de homoj faras denove necesa la aliancon de la povo kun la malbono mem por produkti la taŭgajn rezultojn de la kunvivado kaj la paco. Por la liberalismo, la povo estas malbono, certe... kaj malbono necesa, sed, pro tio mem, se oni volas ĝui la sekurecon produktitan antaŭ la anarkio, oni devas ankaŭ kontroli kaj limigi ĝin, ĉar sen tiu retenado ĝi ne estas utila, ĝi ne produktas la atribuitajn funkciojn, kiuj estas la sekureco, la paco kaj la kunvivado; la malbono, tiel, ĉar ĝi al ni estas necesa, ĝi devas esti kontrolita (svingante antaŭ tiu niajn rajtojn), submetita (al la konsento de la obeantoj), klinigita al niaj interesoj (pere de la reprezentado), disigita (dividante siajn povojn), regulita (submetante ĝin al la hegemonio de la leĝaro).

Kaj moderne Peter Sloterdijk kritikis la troan disvolvigon de la makiavela koncepto de racio de ŝtato kaj la enorman malbonon kiun ĝi faris en sia libro Kritik der zynischen Vernunft (Kritiko de la cinika racio, 1983). Laŭ li, la «falsa konscio kleriga» adoptas formon de agado tian ke eĉ sciante ke la idealoj kiujn ĝi etendis (racio, progreso, vereco, dialogo) ne estas (kaj neniam estis) eblaj, «ili klopodas reteni en la establitan ordon, produktante tipon de personoj kiuj, kvankam publike ne pridemandu tiujn idealojn, ili vivas ekster tiuj kaj kun kompleta libereco kaj supereco en tio kion Sloterdijk nomas kinismo ».[17]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Anglalingva traduko de Peter Whitehorne de 1573 de la verko Dell'arte della guerra kiel The Arte of Warre.
  • Discorso fatto al magistrato de' Dieci sopra le cose di Pisa (1499)
  • Parole da dirle sopra la provvisione del danaio (1503)
  • Descrizione del modo tenuto dal Duca Valentino nello ammazzare Vitellozzo Vitelli, Oliverotto da Fermo, il Signor Pagolo e il duca di Gravina Orsini (1503)
  • De natura Gallorum (1510)
  • Ritratto delle cose di Francia (1510)
  • Ritratto delle cose della Magna (1512)
  • Il Principe (1513) – En Wikisource
  • Discorsi sopra la prima deca di Tito Livio (1513 –1519)
  • Dell'arte della guerra (1519 – 1520)
  • La vita di Castruccio Castracani da Lucca (1520)
  • Istorie fiorentine (1520 – 1525) – Istorie fiorentine, Venezia, 1546.
  • Discorso o dialogo intorno alla nostra lingua (publikigita en 1730)
  • Decennali
  • Mandragola (1518), komedio
  • Belfagor arcidiavolo (1518 - 1527)
  • Epistolario (1497 – 1527)
  • L'asino (1517)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La Princo

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. de Grazia, 1989
  2. Katol. Encikl. Niccolò Machiavelli
  3. Guarini (1999:21)
  4. Maurizio Viroli, Niccolò's Smile: A Biography of Machiavelli (2000), ch 1
  5. Machiavelli, Niccolò (1996), Machiavelli and his friends: Their personal correspondence, Northern Illinois University Press. Tradukita kaj eldonita de James B. Atkinson kaj David Sices.
  6. "Even such men as Malatesta and Machiavelli, after spending their lives in estrangement from the Church, sought on their death-beds her assistance and consolations. Both made good confessions and received the Holy Viaticum." - Ludwig von Pastor, History of the Popes, Vol. 5, p. 137, [1]
  7. «28». Literature for Composition (en angla). Pearson. p. 1299. ISBN 978-0-321-82917-7.
  8. Torres, Carlos Alberto. Democracia, educación y multiculturalismo: dilemas de la ciudadanía en un mundo global, p. 25. Siglo XXI, 2001. En Google Books. Konsultita la 26an de Aŭgusto 2015.
  9. 9,0 9,1 «Machiavelli, Niccolò». 1911 Encyclopædia Britannica. Volume 17. Konsultita la 20an de Junio 2021.
  10. 10,0 10,1 «Discourses. Chapter XXIX. The faults of the people spring from the faults of their rulers. (1513)». En www.marxists.org. Konsultita la 20an de Junio 2021.
  11. «Discourses. Chapter XXXIII. To insure victory the troops must have confidence in themselves as well as in their commander. (1513)». En www.marxists.org. Konsultita la 20an de Junio 2021.
  12. «Discourses. Chapter I. To insure a long existence to religious sects or republics, it is necessary frequently to bring them back to their original principles. (1513)». En www.marxists.org. Konsultita la 20an de Junio 2021.
  13. Nederman, Cary (2019). Zalta, Edward N., eld. Niccolò Machiavelli (Somero 2019). The Stanford Encyclopedia of Philosophy. Konsultita la 20an de Junio 2021.
  14. (Letero al Francesco Vettori, julio 1513).
  15. (Letero al la historiisto florenca Francesco Guicciardini, majo 1521).
  16. Hannah Arendt, Responsabilité et jugement, 2003, p. 79: "Politiquement, la faiblesse de l'argument du moindre mal a toujours été que ceux qui choisissent le moindre mal oublient très vite qu'ils ont choisi le mal".
  17. Gamero Cabrera, Isabel G. «Los medios de comunicación como agentes del cinismo (según Peter Sloterdijk).» En Gonzalo Abril Curto El cuarto bios. Estudios sobre comunicación e información Editorial Complutense, 2010 p. 73. [2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gómez Miguel, Raúl. Política. El poder de las palabras, las ideas y el ingenio, Trillas, México, 2008.
  • Quentin Skinner, Maquiavelo, Madrid, Alianza Editorial (Teoría Política), 2008.
  • Maurizio Viroli, La sonrisa de Maquiavelo, Barcelona, Tusquets, 2000.
    • La redención de El príncipe: el significado de la obra maestra de Maquiavelo, Bogotá, Universidad de los Andes: Ediciones Uniandes, 2016.
  • The Cambridge Companion to Machiavelli. Eldonita de John M. Najemy. Cambridge : Cambridge University Press, 2010. ISBN 978-0-521-67846-9. DOI : 10.1017/CCOL9780521861250.
  • Dirk Hoeges: Niccolò Machiavelli, Die Macht und der Schein, C.H. Beck, München 2000, ISBN 3-406-45864-5.
  • Dirk Hoeges, Niccolò Machiavelli. Dichter-Poeta. Mit sämtlichen Gedichten, deutsch/italienisch. Con tutte le poesie,tedesco/italiano, Reihe: Dialoghi/Dialogues: Literatur und Kultur Italiens und Frankreichs, Band 10, Peter Lang Verlag, Frankfurt/M. u.a. 2006, ISBN 3-631-54669-6.
  • Mascia Ferri, L'opinione pubblica e il sovrano in Machiavelli, en «The Lab's Quarterly», n.2 aprile-giugno,Università di Pisa,2008, pp. 420–433.

Biografioj[redakti | redakti fonton]

  • (April 1961) “Machiavelli: The Republican Citizen and the Author of 'the Prince'”, The English Historical Review 76 (299), p. 217–253. doi:10.1093/ehr/LXXVI.CCXCIX.217. 
  • Burd, L. A., "Florence (II): Machiavelli" en Cambridge Modern History (1902), vol. I, ch. vi. pp. 190–218 reta Google eldono
  • Capponi, Niccolò. An Unlikely Prince: The Life and Times of Machiavelli (Da Capo Press; 2010) 334 pp.
  • Celenza, Christopher S. Machiavelli: A Portrait (Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press, 2015) 240 pp. (ISBN 9780674416123)
  • Godman, Peter (1998), From Poliziano to Machiavelli: Florentine Humanism in the High Renaissance, Princeton University Press 
  • Hale, J. R. Machiavelli and Renaissance Italy (1961) reta eldono Arkivigite je 2009-06-19 per la retarkivo Wayback Machine
  • Hulliung, Mark. Citizen Machiavelli (Oxfordshire, UK: Routledge, 1983)
  • Lee, Alexander. Machiavelli: His Life and Times (London: Picador, 2020)
  • Oppenheimer, Paul. Machiavelli: A Life Beyond Ideology (London; New York: Continuum, 2011) (ISBN 9781847252210)
  • Ridolfi, Roberto. The Life of Niccolò Machiavelli (1963)
  • Schevill, Ferdinand. Six Historians (1956), pp. 61–91
  • Skinner, Quentin. Machiavelli, in Past Masters series. Oxford, UK: Oxford University Press, 1981. pp. vii, 102. (ISBN 0-19-287516-7) pbk.
  • Skinner, Quentin. Machiavelli: A Very Short Introduction (2a eld., 2019) (ISBN 978-0-19-883757-2) pbk.
  • Unger, Miles J. Machiavelli: A Biography (Simon & Schuster, 2011)
  • Villari, Pasquale. The Life and Times of Niccolò Machiavelli (2 vol. 1892) (Vol 1; Vol 2)
  • Viroli, Maurizio (2000), Niccolò's Smile: A Biography of Machiavelli, Farrar, Straus & Giroux  resumo kaj teksto
  • Viroli, Maurizio. Machiavelli (1998) reta eldono Arkivigite je 2017-10-20 per la retarkivo Wayback Machine
  • Vivanti, Corrado. Niccolò Machiavelli: An Intellectual Biography (Princeton University Press; 2013) 261 pp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]