Modera vivstilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Modera vivstilo estas vivmanieron konsistantan el memvole redukti konsumon kaj el la efikoj de ĉi-tiu elekto.

El spirita vidpunkto, la celo estus konduki vivon pli fokusitan sur valoroj difinitaj kiel "esencaj". Ĉi tiu persona kaj/aŭ asocia engaĝiĝo rezultas de multaj motivoj, kiuj povas doni prioritaton al moralaj valoroj, kiuj tiam determinas familiajn kaj komunumajn strukturojn, kaj/aŭ ekologiismajn elektojn.

La plej malnovaj spuroj troveblas en asketismo praktikita en greka filozofio, precipe stoikismo, kaj en iuj religioj (kristanismo, precipe franciskanismo en la dektria jarcento, islamo, hinduismo, budhismo ...). Nuntempe, pli ofte ĝiaj praktikantoj apogiĝas sur aŭtoroj de la 19a jarcento, kaj eŭropaj (Leo Tolstoj kaj John Ruskin) kaj usonanoj (Henry David Thoreau).

Ĉi-tiun vivmanieron reprezentas ekzemple la movado de la kunuloj de Sankta Francisko, la Komunumoj de la Arko de Lanza del Vasto, inspiritaj de Gandhi. Ĝi troviĝas ankaŭ en Kebekio sub la influo de pensuloj kiel Serge Mongeau[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. franclingve Modera vivstilo: por liberiĝi el kapitalismo arkivo ĉe kaizen-magazine.com, 28-a de januaro 2016