Anarki-primitivismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anarki-primitivismo
flago
politika ideologioanarkiisma pensoskolo
individuisma anarkiismoekologia anarkiismo
vdr

Anarki-primitivismo estas speco de ekologia anarkiismo, kiu kritikas la originojn kaj progresadon de civilizo. Laŭ anarki-primitivismo, la ŝanĝo de ĉasist-kolektista al agrikultura socio iniciatis socian klasmalsamecon, trudon, kaj fremdiĝo. Anarki-primitivistoj porpledas reiron al necivilizaciaj vivmanieroj per malindustriiĝo, abolicio de labordivizio aŭ fakeco, kaj forigo de teknologio. Estas aliaj neanarkiismaj formoj de primitivismo, kaj ne ĉiuj primitivistoj konsideras la saman fenomenon la fonto de moderna, civilizaciaj problemoj.

Nigra-verda flago de anarki-primitivismo (ĉi tiu flago estas uzata de verdaj anarkiistoj)

Multaj tradiciaj anarkiistoj malakceptas la primitivisman kritikon kontraŭ civilizo kaj multaj eĉ neas la anarkiismecon de anarki-primitivismo, dum iuj, kiel Wolfi Landstreicher, subtenas la kritikon, sed ne sinidentigas anarki-primitivistoj. Anarki-primitivistoj estas ofte distingataj per sia fokusiĝo pri la celo de atingi sovaĝan staton per "resovaĝigo."

John Zerzan (naskiĝinta en 1943) estas usona anarkiisto kaj primitivisma filozofo kaj aŭtoro. Liaj verkoj kritikas agrikulturan civilizon kiel nepre subprema, kaj defendas konstruon de la vivmanierojn de ĉasistoj-kolektistoj kiel inspiron por kio libera socio aspektu. Kelkaj temoj el liaj kritikoj inkludas aldomigon, lingvon, simbolan pensaron (kiaj matematiko kaj arto) kaj la koncepton de tempo.