Klasismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klasismo estas antaŭjuĝo aŭ diskriminacio bazita sur ies aparteno aŭ neaparteno al iu socia klaso. Ĝi inkludas individuajn sintenojn, kondutojn, politikajn sistemojn, kaj praktikojn, starigitaj por profitigi membrojn de unu socia klaso malfavore al aliaj homoj.[1] Ĝenerale, klasistoj supozas, ke ili apartenas al alta klaso, kaj konsekvence penas profitigi la interesojn de tiuj, kiuj apartenas al la sama klaso, kaj malprofitigi la interesojn de tiuj, kiuj ne apartenas al ĝi.

Oni ofte diskutas klasismon kiel parencan akson de subpremado al rasismo.[2] En ĉi tiu kazo, la origino de la diskriminado ne baziĝas sur etno aŭ raso sed sur la aparteno al malsamaj sociaj klasoj pro la soci-ekonomiaj kondiĉoj de la individuo aŭ socia grupo. La problemo pli intensiĝas kiam la tavoligo de la klasoj intersekcas almarĝenigitajn rasojn, produktante surmetecon de rasisma kaj klasisma diskriminoj.

Laŭ Max Weber, post kiam grupo aŭ klaso atingis pli altan statuson, ĝiaj membroj tendencas limigi la oportunojn de aliaj individuoj por anstataŭi ilin, kio siavice estigas konfliktojn, kiuj povas eĉ kulmini en revolucioj.

Specoj de klasismo[redakti | redakti fonton]

Klasismo kutime estas dividita de la sociologoj al du specoj:

  • Individua klasismo, kiun oni karakterizas kiel speciala antaŭjuĝo, kie unu persono estas la objekto de la diskriminado kaj alia persono estas ĝia subjekto. Tiu ago estas bazita sur serio de stereotipoj kaj antaŭjuĝoj, kiuj ĉeestas en ilia socio, kaj kiujn individuoj lernas kiel parto de siaj mondrigardo kaj kredoj.
  • Struktura aŭ institucia klasismo estas la formo, kiel la ŝtato kaj aliaj institucioj, kiaj la lernejo, la ekonomia sistemo kaj la eklezio, atingas la socian tavoligon de la loĝantoj de sia lando. Malsame al individua klasismo, la maniero, kiel tiu aparteco efektiviĝas estas kaŝita. Ĝi estis studita de verkistoj kiel Pierre Bourdieu, kiu difinis ĝin kiel simbola violento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  1. En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Clasismo en la hispana Vikipedio.
  2. En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Class discrimination en la angla Vikipedio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kadi, Joanna. (1996) Thinking Class. ISBN 0-89608-548-1.
  2. Ricky Ochilo. "Deep woes and prejudices behind term 'white trash'", 16-a de oktobro 2008.