Universitato de Florenco

La Universitato pri la Studoj de Florenco[1][2] estas unu el la plej grandaj italaj liceoj. Ĝi entenas 12 lernejojn kaj 60 mil enmatrikuliĝantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Fondita en la jaro 1321, la Studio estis agnoskita de la papo Klemento la 6-a en 1349, kaj rajtigita instrui regularajn altrangajn kursojn. La papo same starigis ke la unua Fakultato pri Teologio estus en Florenco. La Studio fariĝis imperia universitato en 1364, kaj en 1473 ĝi estis translokiĝinta al Pizo, kiam Lorenzo de Mediĉo (1449-1492), ekregis super Florencon. Karlo la 8-a (1470-1498) redonis ĝin al Florenco, inter 1497 ĝis 1515, tamen, dum la regado de la Mediĉa Familio, ĝi estis translokiĝinta denove al Pizo. La moderna universitato datumas el 1859, kiam grupoj da Institucioj kun malsimilaj altrangaj studoj kuniĝis sub la nomo Instituto pri Praktikaj Studoj kaj Pliperfektigo, kaj post unu jaro ĝi estis agnoskita kiel plenekipita universitato de la ĵus-unuiĝinta Italio. En 1923, la Instituto estis oficiale nomumita kiel universitato de la itala parlamento.
Notindaj eksaj universitatanoj
[redakti | redakti fonton]- Giovanni Boccaccio, (1313-1375)
- Coluccio Salutati, (1331-1406)
- Manuelo Krizoloro (1355-1415)
- Pier Paolo Vergerio, la Maljuna (1370-1445)
- Antono Roselli (1381-1466)
- Nikolao la 5-a, (1397-1455)
- Johannes Argyropoulos (1415-1487)
- Benedetto Accolti la maljuna, (1415-1464)
- Demetro Kalkokondilo (1423-1511)
- Leonardo da Vinĉo (1452-1519)
- Luigi Schiaparelli, itala historiisto kaj paleografo (1871–1934)
- Bruno Migliorini (1896-1975)
- Gyula Herczeg, hungara lingvisto
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]Unu tagon antaŭ la La 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco, la 28-an de julio en la fakultato pri beletro de la universitato de Florenco okazis studotago "Vojoj de interlingvistiko: ekde Bruno Migliorino ĝis hodiaŭ", kiun aranĝis la Universitato de Florenco kun la Akademio de Esperanto, Akademio della Crusca kaj AIS San-Marino.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon de la urbo Florenco tiuforme en la mapo 12, ankaŭ en antaŭa listo.
- ↑ Ankaŭ la PIV listigas ĝin, en eldono de 1970, p. 295, kaj en la postaj eldonoj, en 2020 ankaŭ rete



