Johannes Argyropoulos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ιωάννης Αργυρόπουλος
(1415-1487)
Johano instruante medicinon en la Universitato de Kral, en Konstantinopolo.
Johano instruante medicinon en la Universitato de Kral, en Konstantinopolo.
Persona informo
Naskiĝo 1415
en Konstantinopolo, Flago-de-Turkio.svg Turkio
Morto 26-a de junio 1487
en Romo, Flago-de-Italio.svg Italio
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj latina lingvoantikva greka lingvo [#]
Ŝtataneco Bizanca imperio [#]
Alma mater Universitato de Padovo, Universitato de Florenco, Universitato de Romo
Profesio
Profesio verkistofilozofo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Johano Argiropulo (1415-1487) estis greka filozofo kaj humanisto kaj staras kiel unu el la pioniro pri la malkovro de la antikvaj tekstoj en la okcidenta mondo. Li estis tradukisto de la grekaj filozofiaj verkoj kaj teologiajn dokumentojn en la latinan krom ankaŭ produktanto de retorikaj kaj teologiaj libroj de sia propra aŭtoreco. Li partoprenis en la Koncilio de Florenco inter 1439 kaj 1444, kaj revenis al Italio[1] dum la falo de Konstantinopolo. Li profesoris en Padovo, Florenco kaj Romo.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Prefaco de la fiziko de Aristotelo, verko de la 15-a jarcento.

Johano Argiropulo studis teologion kaj filozofion en Konstantinopolo. Kiel profesoro tie, li havis inter sia lernantaro la erudiciulon Konstantinos Laskaris (1433-1501). Li oficis kiel administranto serve de la bizancaj regantoj en Moreo kaj en1439 li iĝis membro de la bizanca delegitaro en la Koncilio de Florenco. En 1443/1444 li ricevis sian diplomon kiel dotoro pri teologio en la Universitato de Padovo antaŭ ol reiri al Konstantinopolo.

Kiam Konstantinopolo estis sieĝita de la otomanaj turkoj, en 1453[3], li fuĝis al Peloponezo kaj en 1456 li rifuĝis sin en Italio, kie li laboris kiel profesoro dum la renaskiĝo de la greka filozofio en la Universitatoj de Padovo, Florenco kaj Romo kaj kiel direktoro de la greka departemento en la Florenca Studio de la Universitato de Florenco. En 1471, pro la eksplodo de la pesto en la urbo, li translokiĝis al Romo, kie li daŭre aktivis kiel profesoro pri la greka ĝis sia morto.

Li plenumis ĉiujn klopodojn por alporti la grekan filozofion al la Okcidenta Eŭropo. Li lasis serion da latinaj tradukaĵoj, inkluzive pri la verkaro de Aristotelo. Kelkaj el liaj studentoj estis, nome, Petro de Mediĉo (1416-1469), Lorenzo de Mediĉo (1449-1492), Angelo Poliziano (1454-1494) kaj Johano Reuchlin (1455-1522).

Laŭdire li mortis en la 26-a de junio 1487 supozeble pro tio ke li manĝis tro da akvomelono.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]