Racio de ŝtato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Strikte parolante, la racio de ŝtato estas koncepto de itala deveno uzita el Nikolao Makiavelo (kiu uzis ĝin per la nomo arte dello Stato, arto de ŝtato) kaj uzita poste de Guicciardini kaj Giovanni della Casa, kvankam nur ĉe Giovanni Botero ĝi estos disvolvigita kiel doktrino (Della Ragion di Stato, 1589), por referenci al esceptaj decidoj kiujn plenumas reganto cele al konservo aŭ pliigo de la bonfarto kaj forto de ŝtato, sub la supozo ke la survivado de tiu ŝtato estas valoro supera al aliaj individuaj aŭ kolektivaj rajtoj, kiel estas la okazo de la nomita Doktrino Breĵnev.

Makiavelo eksponis en siaj Discorsi sopra la prima deca di Tito Livio (lib. III, ĉap. 41): «ke la patrio devas esti defendata ĉiam ĉu maldece ĉu glore, kaj per ajna maniero ĝi estos defendita»:

Citaĵo
 Tio estas io kiu meritas notadon kaj imitadon fare de ĉiu civitano kiu deziras konsili sian patrion, ĉar en la debatoj en kiuj temas pri la savo de la patrio, oni ne devas atenti pri ajna konsidero al tio justa aŭ maljusta, tio pia aŭ kruela, tio laŭdinda aŭ homtiga, sed male, flankenlasante ajnan alian respekton, oni sekvu tiun vojon kiu savu la vivon de la patrio kaj retenu ties liberecon. 

Tia politiko adoptita povas esti perfekte legitima kiel por ekzemplo, la konstruo de akvorezervejo kondukas al la forpelo de milionoj de personoj por sekurigi la liveradon de akvo, sed povas ankaŭ kontraŭdiri la bazajn principojn kiujn teorie devas defendi la propra ŝtato, kiel estas la kazoj de la murdoj de politikistoj, aŭ eĉ la ŝtata terorismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]