Reprezenta demokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landoj kiuj apartenas al "balot-demokratio" en Freedom House 2016

Reprezenta demokratio (ankaŭ nerekta demokratio aŭ reprezenta respubliko) estas speco de demokratio fondita sur la principo de elektitaj funkciuloj por reprezenti homgrupon, kontraste al rekta demokratio. Ĉiuj modernaj okcidentstilaj demokratioj estas specoj de reprezenta demokratio. Ekzemple, Britio estas kronrespubliko kaj Irlando estas parlamenta respubliko.

La reprezenta demokratio ofte estas prezentita kiel la nura formo de demokratio ebla en amassocioj. Oni povas diri ke ĝi povas doni efikan solvon pere de eta grupo de elektitoj nome de pli granda nombro. Reprezenta demokratio estis asociita kun la politika sistemo konata kiel "reprezenta registaro", kiu estis naskita en la 18-a jarcento kun la franca kaj usona revolucioj. Ĝi estas sistemo en kiu homoj elektas siajn leĝdonantojn (reprezentantoj), kiuj poste respondecas pro siaj agoj antaŭ la registaro.

Ĝi estas elemento kaj de la parlamenta sistemo aŭ prezidenta regadosistemo kaj estas tipe uzita en pli malalta ĉambro kiel ekzemple la Ĉambro de Komunuloj (Britio) aŭ Dáil Éireann (Irlando), kaj povas esti limigita per konstituciaj limoj kiel ekzemple la alta ĉambro. Ĝi estis priskribita fare de kelkaj politikaj teoriuloj inkluzive de Robert A Dahl, Gregory Houston kaj Ian Liebenberg kiel poliarkio. En ĝi la potenco estas en la manoj de la elektitaj reprezentantoj kiuj estas elektitaj fare de homoj en elektoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]