Prato (komunumo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Prato)
Saltu al: navigado, serĉo

Disambig.svg Tiu ĉi artikolo estas pri komunumo en Toskanio. Vidu ankaŭ Prato all'Isarco


Prato
Panorami di Prato 08.jpg
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Tuscany.svg Toskanio (2005)
Provinco PO Prato (2005)
Geografia situo 43° 53′ N, 11° 6′ O43.8811.098333333333Koordinatoj: 43° 53′ N, 11° 6′ O
Alto super marnivelo 65 m
Areo 97 (2005) km²
Loĝantaro 191002 (2014-11-30)
Loĝdenso 1962 (2014) loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Figline di Prato, Cafaggio, Coiano, La Querce, Maliseti, Mezzana, Narnali, Paperino, San Giorgio a Colonica, Santa Lucia, Santa Maria a Colonica, Viaccia, Vergaio (2005)
Najbaraj komunumoj Agliana (PT), Calenzano (FI), Campi Bisenzio (FI), Carmignano, Montemurlo, Poggio a Caiano, Quarrata (PT), Vaiano (2005)
Patrono Santo Stefano
Festa tago 26-a de decembro (2005)
Nomo de loĝantoj pratesi
Poŝtkodo 59100 (2005)
Imposta kodo G999 (2005)
Kodo laŭ ISTAT 100005 (2005)
Telefona prefikso 0574 (2005)
Retpaĝo http://www.comune.prato.it/
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Prato estas komunumo de Italio. Ĝi situas sur ebenaĵo nordokcidente de Florenco. Trairas ĝin rivero Bisenzio (elp. Bizencjo), kiu estas alfluanta al rivero Arno, kiu iras tra Florenco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua domaro estiĝis dum la deka jarcento, kvankam la regiono estis koloniita de Etruskoj kaj Romianoj. En 1997 oni malkovris en Gonfienti, ĉirkaŭ 5 km sud-oriente de la centro de Prato, antikvan etruskan urbon, kiu estis aktiva inter la 7-a kaj la 5-a jarcento a.K..[1]

Prato prosperis dum la lastaj jarcentoj de Mezepoko kaj dum Renesanco; en 1326 ĝi iĝis posedaĵo de la reĝoj de Napolo, kiuj vendis ĝi al Florenco en 1351. Poste, Prato restis ĉiam sub la regado de Florenco.

Ekde le deknaŭa jarcento moderna teksuma industrio florigas kaj pligrandigas la urbon, kiu nuntempe, danke al siaj 190.000 loĝantoj, estas la dua en regiono Toskanio.

La nomo "Prato", itallingve, signifas "herbejo": eble ĝi venas el la herbejo, kiu antikve ĉirkaŭis la kastelon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La historia centro de Prato estas en la sesangula murzono de la dektria jarcento. Unu kerno de la centro estas Placo de Komunumo, en kiu staras la bela mezepoka Palaco de la Komunumestro; la dua kerno estas la Placo de la Katedralo; la preĝejo havas strangan fasadon kun angula balkono, skulptita de la fama renesanca artisto Donatello. En la centro estas ankaŭ kastelo, ĝi nomiĝas Kastelo de la Imperiestro, ĉar volis ĝin Imperiestro Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio) dum la dektria jarcento. La plej gravaj muzeoj en la centro estas Muzeo de Sankta Domeniko, en kiu estas pentraĵoj de multaj renesancaj artistoj, kiel Filippo Lippi kiu loĝis kaj laboris en Prato dum dekkvin jaroj, kaj Muzeo de la Teksaĵo, dediĉita al teksuma arto kaj al industriaj teknikoj. Ekster la centro estas Muzeo de Nuntempa Arto, kiu enhavas daŭran kolekton kaj kiu gastigas multajn dumtempajn ekspoziciojn.

Tradicioj[redakti | redakti fonton]

En Prato oni faras famajn biskvitojn: ili estas la "biskvitoj de Prato", kiujn kutime oni manĝas je la fino de manĝo, trempitajn en dolĉa kaj likvora vino. La ingrediencoj estas: tritikfaruno, akvo, ovoj, mielo kaj amandoj.

En Prato oni konservas gravan relikvon de kristana religio: ĝi estas la sankta zono de Maria. Ĝi estas konservata en la katedralo kaj oni povas vidi ĝin (de malproksime) kvinfoje jare, kiam la episkopo elmontriĝas el la balkono de la fasado kaj vidigas la relikvon al la fideluloj kunvenintaj. La sankta zono estis donita de Madono al apostolo Tomaso. Laŭ legendo, post pli ol mil jaroj, en Jerusalemo, Mikelo, pilgrimulo kaj komercisto de Prato, ricevis dote ĝin, kiam li edziĝis al bela knabino nomata Maria. Mikelo reiris al Prato en 1141 kun la zono sed sen la edzino, kiu mortis dum la vojaĝo. Li konservis la relikvon zorge kaj donacis ĝin, ĉe la morthoro, al la parokestro de preĝejo Sankta Stefano (la nuna katedralo). Por konservi kaj montri la relikvon al la fideluloj, dum la jarcentoj, oni konstruis kapelon, novan fasadon kun balkono, grandan placon antaŭ la preĝejo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gruppo Archeologico "L'Offerente". Gonfienti (itale). Alirita 2015.12.19.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]