Filippo Lippi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filippo Lippi
(1406-1469)
Lippi kaj liaj lernantoj Fra Diamante kaj Pier Matteo d'Amelia.
Lippi kaj liaj lernantoj Fra Diamante kaj Pier Matteo d'Amelia.
Persona informo
Naskiĝo 1406
en Florenco, Italio
Morto 8-a de oktobro 1469
en Spoleto, Italio
Tombo Spoleto Cathedral vd
Religio katolika eklezio vd
Etno Italoj vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Respubliko Florenco • Geographical region of Italy vd
Familio
Dinastio Lippi family vd
Amkunulo Lucrezia Buti vd
Infanoj Filippino Lippi vd
Profesio
Okupo pentristo • fresco painter vd
Laborkampo Renesanca pentrarto • pentrado vd
Aktiva en BolonjoFlorencoPavioPratoRomoSpoleto vd
Verkado
Verkoj Madonna and Child ❦
Annunciation ❦
Adoration in the Forest vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filippo LIPPI (n. en 1406 en Florenco - m. en 1469 en Spoleto) estis itala pentristo de la florenca Renesanco. Li estis orfo kaj la monaĥoj de konvento kreskigis lin. Ek de sia infaneco, li montris intereson ne pri religio sed pri pentrado kaj li eĉ povis vidi Masaccio-n, kiu freske pentris kapelon de la preĝejo de lia konvento (la faman Kapelon Brancacci en preĝejo Madono de Karmelo). Li iĝis monaĥo kaj pentristo kaj multe laboris en sia urbo. En 1452 la estro de la katedralo de Prato petis lin por freski la plej gravan kapelon. Li pentris historiojn pri Sankta Stefano kaj Sankta Johano la Baptisto tiel majstre, ke ili iĝis modelo por la venontaj pentristoj. Sed en Prato okazis ankaŭ skandalo.

Li renkontis monaĥinon de Prata konvento kaj ili enamiĝis unu al la alia. Laŭ la katolika kredo gemonaĥoj ne povas amori, sed ili eĉ havis filon, tiun Filippino kiu siavice iĝis fama pentristo. La Papo liberigis ilin el la religiaj votoj kaj ili povis geedziĝi. En preskaŭ ĉiuj pentraĵoj de Filippo, Madono havas la dolĉajn trajtojn de Lukrecja (tio estis la nomo de la eksa monaĥino) kaj Jesu-infano tiujn ĉarmajn de Filippino.

Filippino Lippi, post la morto de la patro, vizitadis en Florenco la metiejon de la fama pentristo Botticelli. Li laboris precipe en Florenco kaj en Romo kaj liaj pentraĵoj , kiel tiuj de lia patro, estas nuntempe en la plej gravaj muzeoj de la tuta mondo.

La alia Lippi[redakti | redakti fonton]

Lippi estas la familia nomo de du famaj pentristoj de la Florenca renesanco : Filippo Lippi kaj Filippino Lippi (Prato 1457-Florenco 1504), kiu estis lia filo (en la itala lingvo Filippino signifas "eta Filippo").