Curzio Malaparte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Curzio Malaparte
Persona informo
Naskonomo Kurt Erich Suckert
Naskiĝo 9-an de junio 1898 (1898-06-09)
en Prato
Morto 19-an de julio 1957 (1957-07-19) (59-jaraĝa)
en Romo
Mortokialo pulma kancero
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza" • Convitto Nazionale Cicognini
Subskribo Curzio Malaparte
Familio
Amkunulo Virginia Bourbon del Monte
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoĵurnalistodiplomatoverkisto • milita ĵurnalisto • romanisto • eseisto • dramaturgo
vdr

Curzio MALAPARTE (Prato, 9a de junio 1898 – Romo, 19a de julio 1957), denaske Kurt Erich Suckert estis itala ĵurnalisto, dramaturgo, verkisto kaj diplomato. La elektita familinomo por pseŭdonimo uzita ekde 1925 signifas laŭvorte 'de malbona loko', kiel vortoludo kun Buonaparte 'de bona loko', reference al Napoleono Bonaparte. Li estis faŝisto, poste komunisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Curzio Malaparte kun uniformo de la Unua Mondmilito.

Li estis filo de itala patrino kaj germana patro, kun kiu li ne bone rilatis. Li studis en mezlernejo en kiu antaŭe studis Gabriele D'Annunzio. Kiel junulo, li simpatiis kun anarkiismo, aktivis kun respublika partio kaj rilatis kun Framasonismo. Dum la Unua Mondmilito li militaliĝis kiel volontulo kaj batalis en Francio kaj Italio. Reveninte en Francion post la malvenko de Caporetto, en 1918 lia roto suferis kemian atakon fare de la Germanimperia Armeo, kaj liaj pulmoj estis grave damaĝitaj per la iperito. Lia hospitalo estis bombardita kaj la juna Suckert savis sin saltante tra fenestro. Poste li studis en la Universitato 'Sapienza' de Romo. Lia unua verko temis pri la malvenko de Caporetto, kiun li atribuis al la malkompetenteco de militestroj kaj politikistoj (Romo) kaj li alvokis al ribelo fare de junaj burĝuloj (kiuj tuj iĝos faŝistoj).

Faŝisto[redakti | redakti fonton]

En 1920 Malaparte aliĝis al la ĵus nasktia faŝisma movado de Benito Mussolini kaj eble en oktobro 1922 li partoprenis en la Marŝo al Romo, sed prie estas kontraŭaj asertoj. En 1923 okazis fama duelo kontraŭ Ottavio Pastore. Sekvajare li iĝis eldonisto inter aliaj de La Voce de Prezzolini. Li praktikis sportojn (spite al sia malbona sano), kiel skermo, biciklado, kaj dueloj.[1]​ Dum la afero de la murdo de la socialisto Giacomo Matteotti, Malaparte estis arda partiano de la perfortaj rotoj, tiel ke li partoprenis en manovro de devojigo: uzado de kolero pro la morto de la faŝisto Bonservizi en Parizo.[2]

En 1924 li fondis la ĵurnalon La Conquista dello Stato (La konkero de la ŝtato), kio inspiros al hispana Ramiro Ledesma Ramos lian gazeton La Conquista del Estado. Li apogis la demarŝojn fare de Benito Mussolini kaj aliĝis al Nacifaŝisma Partio. Li partoprenis en diversaj gazetaj iniciatoj en la 1920-aj jaroj kaj tendencis al "maldekstreca" faŝismo, kiu altiris gravulojn, kiuj poste aliĝos al kontraŭfaŝismo, kiel Elio Vittorini.[1] En 1929 li veturis al Sovetunio, kie li konis Stalin, Maksim Gorkij kaj Vladimir Majakovskij.

En 1934, dum ekzilo en Lipari.

Iom post iom li malproksimiĝis disde la faŝisma reĝimo, kiu laŭ li ne estis sufiĉe revolucia, kaj en 1929 li estis nomumita direktoro de la ĵurnalo "La Stampa" de Torino.[3] En 1931 li publikigis en Parizo Technique du coup d'etat, kiu estis interpretita kiel propono al perforta konkero de la ŝtato, sed ankaŭ kiel kritiko kontraŭ la strategioj de Mussolini kaj kontraŭ la figuro de Hitler. Tial li estis elpostenigita el "La Stampa". Tiuepoke li diris al konatuloj, ke Italo Balbo konspiras kontraŭ Mussolini; tial Balbo denoncis lin kaj Malaparte estis enkarcerigita unue en roma prizono Regina Coeli kaj poste malliberigita en Lipari, Ischia kaj Forte dei Marmi.[4] Tio daŭris du jarojn kaj duono, ĝis esti liberigita danke al interveno de Galeazzo Ciano, kaj povis labori por Corriere della Sera, sed kontrolita de la politika polico OVRA.[1]

En 1936 li konstruigis al si domon sur klifo en Capri, kio iĝis renkontigejo de artistoj. La senatano Giovanni Agnelli malhelpis lian geedziĝon al sia vidva bofilino Virginia Bourbon del Monte. Kontraŭ la leĝoj prirasaj de 1938 li dungis Alberto Moravia kaj Umberto Saba, ambaŭ juddevenaj. En 1939 li veturis tra Itala Orienta Afriko, kaj ĉefe en Etiopion, ĵus konkerita de Italio. Lia kritiko kontraŭ la agreso al Francio rezultis en novaj arestoj en 1938, 1939, 1941 kaj 1943, denove en Regina Coeli.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Je la eksplodo de la milito, li estis armeigita kiel kapitano kaj ĵurnalisto de Corriere della Sera en Grekio, Jugoslavio, Ukrainio ktp. Li ne bona traktis la nazian reĝimon. Kaj pasiginte pli ol unu jaro en Finnlando, la 25an de julio 1943 alvenis la novaĵo de la falo de Mussolini. Reveninte hejmen, li instaliĝis en Capri.​ Liaj du libroj plej famaj temas pri la milito, nome Kaputt (1944) kaj La pelle (La haŭto, 1949). En la fino de la milito li kunlaboris kun la usona armeo de okupacio.

Postmilite[redakti | redakti fonton]

Curzio Malaparte en 1950.

Inter 1947 kaj 1949 en Parizo li dediĉas sin al verkado. En 1950 li faris sian nuran filmon Il Cristo proibito kun Raf Vallonekaj Alain Cuny.[5] Temas pri militveterano kiu revenas hejme por venĝi la morton de sia frato, mortigita de germanoj.

Ekde 1945, Malaparte intencis alproksimiĝi al la Komunista Partio, sed li estis malakceptita. Post la establado de la Popola Respubliko Ĉinio en 1949, Malaparte interesiĝis en la maoisma versio de komunismo. En 1957 ekveturis tra Sovetunio kaj Ĉinio, invitita al omaĝo al verkisto Lu Xun.[6] Ŝajne li povis intervjui kun Mao Zedong, kaj petis liberecon por grupo de pastroj kaj kristanoj arestitaj, kion li atingis.[6] En 1957 li devis subite reveni en Italion, grave malsana.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • Viva Caporetto!, Prato: Stabilimento Lito-Tipografico Martini, 1921, poste La rivolta dei santi maledetti, Aria d'Italia, 1921
  • Le nozze degli eunuchi, Roma: La Rassegna Internazionale, 1922
  • L'Europa vivente, Firenze: La Voce, 1923; en L'Europa vivente e altri saggi politici, Firenze: Vallecchi, 1923
  • Italia barbara, Torino: Piero Gobetti, 1925; Roma: La Voce, 1927
  • Intelligenza di Lenin, Milano: Treves, 1930
  • Technique du coup d'état, Parizo: Bernard Grasset, 1931, 1948; poste Tecnica del colpo di Stato, Milano: Bompiani, 1948
  • I custodi del disordine, Torino: Fratelli Buratti Editori, 1931
  • Le bonhomme Lénine, Paríizo: Bernard Grasset, 1932; poste Lenin buonanima, Firenze: Vallecchi
  • Mussolini segreto (Mussolini in pantofole), Roma: Istituto Editoriale di Cultura, 1944; kiel "Candido"
  • Il sole è cieco, Vallecchi, 1947
  • Deux chapeaux de paille d'Italie, París: Denoel, 1948.
  • Les deux visages d'Italie: Coppi et Bartali, 1949; poste Coppi e Bartali. Milano: Adelphi, 2009
  • Due anni di battibecco, 1955
  • Maledetti toscani, Firenze: Vallecchi, 1956, 1959
  • Io, in Russia e in Cina, 1958; Firenze: Vallecchi
  • Mamma marcia, 1959; Firenze, Vallecchi; kun Lettera alla gioventù d'Europa kaj Sesso e libertà, postfazione di Luigi Martellini, Milano: Leonardo, 1990, 1992
  • L'inglese in paradiso, Firenze: Vallecchi, 1960.
  • Benedetti italiani, 1961; Firenze, Vallecchi
  • Viaggi fra i terremoti, Firenze, Vallecchi, 1963
  • Journal d'un étranger à Paris, 1966; en itala Diario di uno straniero a Parigi, Firenze: Vallecchi
  • Battibecco. 1953-1957, Milano, Aldo Palazzi, 1967
  • Il battibecco: inni, satire, epigrammi, Torino, Fògola, 1982

Rakontado[redakti | redakti fonton]

  • Avventure di un capitano di sventura, Roma: La Voce, 1927.
  • Don Camaleo, Génova: rivista La Chiosa diretta da Elsa Goss 1928 (poste Don Camaleo e altri scritti satirici, Firenze: Vallecchi, 1946)
  • Sodoma e Gomorra, Milano: Treves, 1931
  • Fughe in prigione, Firenze: Vallecchi, 1936
  • Sangue, Firenze: Vallecchi, 1937
  • Donna come me, Milano: Mondadori, 1940; Firenze: Vallecchi, 2002
  • Il sole è cieco, Milano: Il Tempo, 1941; Firenze: Vallecchi, 1947
  • Il Volga nasce in Europa, Milano: Bompiani, 1943; en Il Volga nasce in Europa e altri scritti di guerra, Firenze: Vallecchi
  • Kaputt, Napoli: Casella, 1944; Milano: Daria Guarnati, 1948; Vallecchi, Firenze 1960, 1966; Adelphi, 2009
  • La pelle, Roma-Milano: Aria d'Italia, 1949, 1951; Firenze: Vallecchi, 1959; Milano: Garzanti, 1967; Milano: Adelphi, 2010
  • Storia di domani, Roma-Milano: Aria d'Italia, 1949
  • Racconti italiani, 1957; Firenze: Vallecchi
  • Il Ballo al Kremlino, Firenze: Vallecchi, 1971; Milano: Adelphi, 2012.
  • Muss. Il grande imbecille (1999) Luni Editrice, ISBN 8879841777, ISBN 978-8879841771

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • Du côté de chez Proust. Impromptu en un acte, Parizo: Théâtre de la Michodière, 1948
  • Das Kapital. Pièce en trois actes, Parizo: Théâtre de Paris, 1949
  • Anche le donne hanno perso la guerra, 1954,

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • L'Arcitaliano, Firenze e Roma: La Voce, 1928 (poste L'Arcitaliano e tutte le altre poesie), Firenze: Vallecchi, 1963
  • Il battibecco, Roma-Milano: Aria d'Italia, 1949

Kino[redakti | redakti fonton]

  • Il Cristo proibito, Italio, 1951
  • Călătoria lui Gruber, Rumanio, 2009

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Giordano Bruno Guerri, L'Arcitaliano. Vita di Curzio Malaparte, Milano, Bompiani, 1980.
  2. Storie di Storia / 13. 1924: le ultime elezioni prima del fascismo, La Repubblica, 20a de septembro 2022.
  3. Martellini, Luigi (1997). Opere scelte (1. eld. I meridiani). A. Mondadori. ISBN 88-04-43436-8. OCLC 37935963. Konsultita la 15an de novembro 2021.
  4. Mimmo Franzinelli en Ignazio Silone, Il Fascismo, Mondadori, Milano, 2020.
  5. Il Cristo proibito (1951) en IMDb, konsultita la 18an de novembro 2021.
  6. 6,0 6,1 «When Malaparte Met Mao». China Channel. 25a de majo 2018. Konsultita la 19an de novembro 2021.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Curzio Malaparte en la hispana Vikipedio.