Italo Balbo
Italo Balbo (Quartesana, apud Ferrara, 6a de junio 1896 – Tobruk, Libio, 28a de junio 1940) estis itala politikisto, militisto kaj aviadisto. Li deĵoris kiel ministro por la Aerarmeo kaj kiel guberniestro de Itala Libio.
Italo Balbo estis unu el la ĉefaj uloj de la faŝisma movado.
En 1923, dum li estris la faŝisman gardistaron en Ferrara, en la apuda urbeto Argenta kelkaj faŝistoj mortbatis lokan pastron Giovanni Minzoni pro lia obstino starigi kaj antauenigi skoltan trupon tie, konkurence al la faŝisma junularo Balilla. Italo Balbo estis suspektata ordoni la murdon kaj devis rezigni pri sia posteno. Li estis tamen senkulpigita fare de tribunalo dufoje. La dua proceso okazis en 1947, post la milito kaj la falo de la reĝimo.
Enirinte la registaron en 1925 kiel sub-sekretario pri Ekonomio, li iĝis en 1929 ministro pri la Aerarmeo. Li estis 33-jara kaj la plej juna ministro de tuta Eŭropo.
En 1930-1931 kaj en 1933 Balbo gvidis persone du famajn aviadilajn ekspediciojn al Ameriko. La unua, kun 12 aviadiloj, atingis Rio de Janeiron. La dua, kun 25 aviadiloj, Kanadon kaj Usonon.
En 1934, la populareco de Balbo konvinkis Mussolini elregistarigi lin kaj sendi lin al la libia kolonio kiel guberniestro.
Li mortis kiam itala militŝipo en la haveno de Tobruk erare pafis al lia aviadilo revenanta el observa flugo super Egiptio.