Insulo Ischia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Insulo Ischia
Insulo Ischia vidata el oriento
Insulo Ischia vidata el oriento
Situo Tirena Maro
Insularo Insuloj Flegreaj
Geografia situo 40° 43′ 0″ N, 13° 54′ 0″ O40.71666666666713.9788Koordinatoj: 40° 43′ 0″ N, 13° 54′ 0″ O
Situo de Insulo Ischia
Longo 10 km
Larĝo 7 km
Areo 46 km²
Plej alta loko Monto Epomeo
788 m
Loĝantaro 62 733 (2010)
1 364 loĝ./km²
Satelita foto de la Golfo de Napolo; Ischia estas la plej okcidenta insulo
Satelita foto de la Golfo de Napolo; Ischia estas la plej okcidenta insulo
v  d  r
Information icon.svg

Insulo Ischia (elparolu: "Iskja"; esperanta nomo: Iskio?) estas la plej granda el la insuloj apud Napolo en Italio.

La origino de la insulo dependas de la vulkano Epomeo, kies lasta erupcio okazis en 1301. Hodiaŭ ĉeestas en pluraj lokoj varmaj fontoj, uzitaj por kuracado jam de la antikvaj Romianoj kaj Grekoj.

Homoj ekloĝis en la insulo jam en la prahistorio. La Grekoj fondis en ĝi la urbon Pithekoussai, verŝajne ĉirkaŭ 770 a.K. Iskion poste okupis la Romianoj kaj, ekde tiam, ĝia historio koincidas kun la historio de Napolo, krom dum kelkaj jardekoj en la 15a jarcento.

Hodiaŭ la insulo estas dense loĝata kaj enhavas multajn urbetojn. La plej gravaj estas Ischia, urbeto kun la sama nomo de la tuta insulo, kies haveno estas kreita en kratero invadita de la maro; Casamicciola, kiu estis la epicentro de terura tertremo en 1883; Forio, apud la loko de la antikva Pithekoussai; kaj Barano, en la suda parto.