Saltu al enhavo

Ŝovnodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝovnodo

ŜovnodoGlitnodo [1] estas nodo kiu ebligas kunpremi ŝnuron ĉirkaŭ aĵo: ju pli oni ŝovas, des pli la aĵo iĝas kunpremita.

Tiu tipo de nodo estas danĝera, ĝi povas provoki sufokadon, uzata ekzemple dum pendumo.

Per tiu ŝovnodo oni povas pendigi simplajn aĵojn facile. La propra pezo kaŭzas tension kiu premas la nodon kaj do malpermesas liberiĝon de la objekto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. El la Skolta kaj Tenduma Terminaro, 1963