Muzeo Kapodimonte
Muzeo Kapodimonte en itala Museo di Capodimonte (montopinto) situantas ĉe la Palaco Kapodimonte, nome granda Burbona palaco en Napolo, Italio. La muzeo estas ĉefa hejmo de Napolaj pentrarto kaj ornamarto, kun kelkaj gravaj verkoj el aliaj italaj skoloj de pentrarto, kaj kelkaj gravaj skulptaĵoj de Antikva Romio.
Historio[redakti | redakti fonton]
La ampleksa kolekto datas el 1738, kian la Napola reĝo Karlo la 7-a de Napolo kaj Sicilio (poste Karlo la 3-a, reĝo de Hispanio) decidis konstruigi ĉaspalaceton sur la monteto Kapodimonte, sed poste li decidis anstataŭ konstruigi grandan palacon, parte ĉar lia tiama sidejo, nome Palaco Portici, estis tro malgranda por gastigi sian kortegon, kaj parte ĉar li bezonis lokon por la enorma artokolekto de la familio Farnese, kun li estis heredinta el sia patrino, Elisabeta Farnese, lasta posteulo de la duka familio de Parmo.
En 1799, Ferdinand la 1-a kunportis al Palermo plej valorajn erojn el la muzeo. Kio restis estis dispartigita de francaj trupoj de la generalo Championnet. Dum la dujara franca okupado (1806 al 1815), la artokolekto estis transmetita al la Napola Nacia Arkeologia Muzeo. Kiam Ferdinando revenis el Sicilio en 1815, li dungis multajn pentristojn kaj skulptistojn por redekori la palacon, kiu estis finfine kompletita en 1840.
Post la fino de la monarkio, la palaco iĝis nacia muzeo en 1950, kaj multaj el la artaĵoj revenis el la Nacia Muzeo.
Kolekto[redakti | redakti fonton]
La unua kaj dua etaĝoj estas hejmo de la Galleria Nazionale (Nacia Galerio), kun pentraĵoj el la 13a al la 18a jarcentoj inklude ĉefajn verkojn de Simone Martini, Raphael, Tiziano, Caravaggio, Masaccio, Lorenzo Lotto, Giovanni Bellini, Giorgio Vasari, El Greco, Jacob Philipp Hackert kaj multaj aliaj, kiaj Ribera, Luca Giordano, ktp.
Kolekta selekto[redakti | redakti fonton]
Tuluza Altarero de Simone Martini. ĉirkaŭ 1317
Krucumado de Masaccio. ĉirkaŭ 1426
Francesco Gonzaga de Andrea Mantegna. ĉirkaŭ 1461
Madono kaj infano kaj anĝeloj de Botticelli. ĉirkaŭ 1470
Transfigurado de Giovanni Bellini. ĉirkaŭ 1480
Misantropo de Pieter Bruegel la pliaĝa. ĉirkaŭ 1568
La Parabolo de la Blindulo kondukanta la Blindulon de Pieter Bruegel la pliaĝa. ĉirkaŭ 1568
Antea de Parmigianino. ĉirkaŭ 1524-1527
Papo Paŭlo la 3-a kaj familio de Tiziano. ĉirkaŭ 1546
Elekto de Heraklo de Annibale Carracci. ĉirkaŭ 1596
Vipado de Caravaggio. ĉirkaŭ 1607-1608
Atalanta kaj Hipomeno de Guido Reni. ĉirkaŭ 1625
Baronci Altarero de Raphael. ĉirkaŭ 1500-1501
Madono kaj infano kun Sankta Petro Martiro de Lorenzo Lotto. ĉirkaŭ 1503
Sankta Familio kun Sankta Johano de Parmigianino. ĉirkaŭ 1528
Lukrecio de Parmigianino. ĉirkaŭ 1540
Knabo blovanta kandelon de El Greco. ĉirkaŭ 1570-1572
Giulio Clovio de El Greco. ĉirkaŭ 1571-1572
Danae de Tiziano. ĉirkaŭ 1545
Anonco de Tiziano. ĉirkaŭ 1557
Portreto de Papo Paŭlo la 3-a de Tiziano. ĉirkaŭ 1543
Alessandro Farnese de Tiziano. ĉirkaŭ 1545-1546
Judith sekapigante Holofernon de Artemisia Gentileschi. ĉirkaŭ 1612-1613
Karitaro de Bartolomeo Schedoni. ĉirkaŭ 1611
Mistika edziniĝo de Sankta Katerino de Correggio. ĉirkaŭ 1520
Ferdinando la 4-a kaj sia familio de Angelica Kauffman. ĉirkaŭ 1783
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Nicola Spinosa, Capodimonte, Electa, Milano 1999.
- Le Guide di Dove - Campania, Corriere della sera, 2007.
- Il Museo di Capodimonte, valori di Napoli, Pubblicomit, 2002.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Koordinatoj: 40° 52′ 01.22″ N 14° 15′ 01.92″ O / 40.8670056 °N, 14.2505333 °O (mapo)