Jean-Claude Carrière

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jean-Claude Carrière
CARRIERE Jean Claude-24x30-2006.jpg
Persona informo
Naskonomo Jean Claude François Carrière
Naskiĝo 17-an de septembro 1931 (1931-09-17)
en Colombières-sur-Orb, Hérault, Flag of France (1794–1815, 1830–1958).svg Francio
Morto 8-an de februaro 2021 (2021-02-08) (89-jara)
en 9-a arondismento de Parizo
Tombo Colombières-sur-Orb
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Lakanal • École normale supérieure de Fontenay-Saint-Cloud • Lycée Voltaire
Familio
Edz(in)o Nahal Tajadod
Okupo
Okupo scenaristoverkistodramaturgo • kantotekstisto • filmaktoro • aŭtorofilmreĝisorotradukisto • televida aktoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Jean-Claude CARRIÈRE (Colombières-sur-Orb, Hérault, 19-a de septembro 1931-8-a de februaro 2021) estis franca aktoro kaj scenaristo, grava kunlaboranto de Luis Buñuel. En julio 2011 la hispana registaro atribuis al li la homnoron de la Orden de las Artes y las Letras de España.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Carrière estis unu de la plej gravaj sekvantoj de la franca superrealismo. Li gradiĝis pri literaturo kaj historio kaj publikigis sian unuan romanon estante 24-jaraĝa. Lia kunlaborado kun Luis Buñuel kiel scenaristo ekis per la filmo Le journal d'une femme de chambre (1964) kaj pluis en kelkaj postaj filmoj, kiel Belle de jour (1967), Le charme discret de la bourgeoisie (1972), Le Fantôme de la liberté (1974), Cet obscur objet du désir (1977) kaj La Voie lactée (1969). Li kunlaboris ankaŭ kun aliaj reĝisoroj kiel la hispana Luis García Berlanga (Grandeur nature). Li estis aŭtoro de la scenaroj de Die Blechtrommel (1979, La Lada Tambureto), Le retour de Martin Guerre (1982), The Unbearable Lightness of Being (1988), Valmont (1989), Cyrano de Bergerac (1990, pri Cyrano de Bergerac), Le hussard sur le toit (1995) aŭ Los fantasmas de Goya (2006, Goya's Ghosts), inter aliaj.