Luis Buñuel
Luis Buñuel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Luis Buñuel | |||||
Naskonomo | Luis Buñuel Portolés | ||||
Naskiĝo | 22-an de februaro 1900 en Calanda | ||||
Morto | 29-an de julio 1983 (83-jara) en Meksikurbo | ||||
Mortis pro | cirozo [#] | ||||
Religio | ateismo [#] | ||||
Lingvoj | hispana [#] | ||||
Ŝtataneco | Hispanio • Meksiko [#] | ||||
Alma mater | Komplutensa Universitato de Madrido [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Leonardo Buñuel González [#] | ||||
Edz(in)o | Jeanne Rucar [#] | ||||
Amkunulo | Concha Méndez [#] | ||||
Infanoj | Juan Luis Buñuel [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • aktoro • filmmuntisto • verkisto • komponisto • poeto • filmproduktoro • fotisto • reĝisoro [#] | ||||
Aktiva dum | 1928–1983 [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Un chien andalou ❦ L'âge d'or ❦ Land Without Bread ❦ Los olvidados ❦ Nazarín (filmo) ❦ Viridiana ❦ The Exterminating Angel ❦ Belle de Jour ❦ Le charme discret de la bourgeoisie [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Luis BUÑUEL ([ˈlwiz βuˈɲwel] (Calanda, 22-an de februaro, 1900, mortis la 29-an de julio, 1983) estis hispana reĝisoro kaj superrealisma filmisto.
Buñuel naskiĝis en Hispanio, en la aragona urbeto de Calanda. Dum sia junaĝo li tre amikis kun Salvador Dalí kaj Federico García Lorca, kun kiu li formis faman triopon en la Studenta Rezidejo. Siajn unuajn filmojn li reĝisoris en kunlaboro kun la unue menciita en Francio kaj Hispanio.
Post la hispana milito, li devis ekziliĝi. Li unue foriris al Usono, kaj poste ekloĝis en Meksiko, kie li disvolvis la duan fazon de sia kariero.
En la 1960-aj jaroj li revenis al Hispanio, kie li denove reĝisoris filmon kiu ricevis grandan skandalon, Viridiana, kiu ricevos la grandan premion en la Festivalo de Cannes.
Post tio, alvenis lia franca etapo, dum kiu li aŭtoris la plej famajn el siaj filmoj.
Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]
- Un chien andalou (La andaluza hundo)
- L'Âge d'Or (La orepoko)
- Las Hurdes
- Gran Casino
- El Gran Calavera
- Los olvidados (La forgesitoj)
- Susana
- La hija del engaño
- Subida al cielo
- Una mujer sin amor
- Las Aventuras de Robinson Crusoe
- Él
- El bruto
- La ilusión viaja en tranvía
- Abismos de pasión
- Ensayo de un crimen
- El río y la muerte
- Cela s'appelle l'aurore
- La mort en ce jardin
- Nazarín
- La fièvre monte à El Pao
- The young one
- Viridiana
- El Ángel Exterminador (La ekstermanta anĝelo)
- Le journal d'une femme de chambre (Taglibro de ĉambristino)
- Simón del desierto
- Belle de jour (Dumtaga belulino)
- La voie lactée
- Tristana
- Le charme discret de la bourgeoisie (La diskreta ĉarmo de la burĝaro); gajnis akademian premion por plej bona eksterlanda filmo.
- Le fantôme de la liberté
- Cet obscur objet du désir (Tiu obskura deziraĵo)