Calanda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calanda
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44570
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 759  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 0° 14′ U (mapo)40.9394642-0.23156119999999Koordinatoj: 40° 56′ N, 0° 14′ U (mapo) [+]
Alto 621 m [+]
Areo 112,249628 km² (1 122 4.9 628 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Calanda (Provinco Teruelo)
Calanda (Provinco Teruelo)
DEC
Calanda
Calanda
Situo de Calanda
Calanda (Hispanio)
Calanda (Hispanio)
DEC
Calanda
Calanda
Situo de Calanda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calanda (Teruel) [+]
vdr

Calanda [kaLANda] estas urbo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la centro de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Akvorezervejo de Calanda.

Ties aktuala nomo derivas el la keltibera setlejo kiu jam estis tie kun la nomo de "Kolenda".

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo, situa ĉe la deklivoj de la Iberia Sistemo, estas irigaciata de la riveroj Guadalope kaj Guadalopillo. Ĝia etendo estas de 112.070 m². Elstaras la pejzaĝo de la Akvorezervejo de Calanda, situa inter la montoj Clocha kaj Tolocha, same kiel la pinaro de la Dezerto de Calanda. La urba kerno estas sudokcidente de Alcañiz laŭ la nacia ŝoseo N-211 kaj sudoriente de Andorra laŭ la regiona ŝoseo A-1407.

Nordokcidente: Alcorisa Norde: Alcañiz Nordoriente: Alcañiz kaj Castelserás
Okcidente: Alcorisa kaj Foz-Calanda Oriente: Castelserás
Sudokcidente: Foz-Calanda Sude: La Ginebrosa Sudoriente: Torrevelilla

Historio[redakti | redakti fonton]

Templo de Pilar.

Estis gravaj restaĵoj de prahistorio kaj de romia epoko (mozaikoj).

En la epoko de Al Andalus formiĝis loĝloko ĉirkaŭ kastelo nuntempe malaperinta, kaj estis separataj la kristana kaj la islama kvartaloj. La konkero de Calanda fare de kristanoj okazis en 1119 fare de Alfonso la 1-a; sed la definitiva konkero okazis en 1169-1170, dum la regado de Alfonso la 2-a. Kaj oficiale la fondo de la nuntempa Calanda okazis en 1360 per ricevo de rajtigilo Carta de Puebla, kaj restis sub la regado de la Ordeno de Kalatravo. La lastaj moriskoj de Calanda estis forpelitaj ĉirkaŭ 1610, kio rezultis en soci-ekonomia krizo.

Dum la Karlismaj militoj la loko estis celo de bataloj ĉefe la 6an de Decembro 1833.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Famaj produktoj de Calanda estas persikoj, olivoleo, olivoj ktp. Turismo estas allogata de la Sankta Semajno, el kiu oni konas la faman ludadon de tamburoj kaj tamburegoj, kaj ĉefe de la Sankta Vendredo. Aliaj altiraĵoj estas la Templo de Pilar, la preĝejo de Nuestra Señora de la Esperanza, la Konvento de la Dezerto, la Arko de Sankta Roĥo, ermitejoj, urbodomo kun rokokaj murpentraĵoj, iama Konvento de Dominikanoj (nune Kulturdomo), restaĵoj de la kastelo, domegoj, neĝujo, lavejo, muzeoj, pontoj, arkeologiaj kuŝejoj, natural lokoj ktp.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Plej fama filo de la urbo estis la kinarta reĝisoro Luis Buñuel.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]