Alcorisa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcorisa
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44550
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 243  (2023) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 0° 23′ U (mapo)40.8921754-0.38127399999999Koordinatoj: 40° 54′ N, 0° 23′ U (mapo) [+]
Alto 632 m [+]
Areo 121,199224 km² (1 211 9.9 224 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcorisa (Provinco Teruelo)
Alcorisa (Provinco Teruelo)
DEC
Alcorisa
Alcorisa
Situo de Alcorisa
Alcorisa (Hispanio)
Alcorisa (Hispanio)
DEC
Alcorisa
Alcorisa
Situo de Alcorisa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcorisa [+]
vdr

Alcorisa [alkoRIsa] estas urbo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la okcidento de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 112 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 632 msm de altitudo.​

La municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko en kiu ĝi limas kun tiu de Los Olmos okcidente kaj kun tiu de Calanda oriente.

La altitudo gamas inter 896 m ĉe la limo kun Berge kaj 540 m borde de al rivero Guadalopillo, kiu trairas la teritorion. La teritorio estas propra de la transiro al la Iberia Sistemo de la Provinco Teruelo, pro kio ĝi estas de alta altitudo kaj kun variaj montetaj zonoj kaj ravinoj.

Alcorisa estas inter Los Olmos sudokcidente kaj Calanda nordoriente laŭ la nacia ŝoseo N-211, laŭ la regiona A-223 estas Andorra nordoriente, laŭ la ŝoseo TE-V-8215 estas Berge sudokcidente kaj laŭ la regiona ŝoseo A-225 estas Mas de las Matas sudoriente.

Nordokcidente: Los Olmos kaj Andorra Norde: Andorra kaj Alcañiz Nordoriente: Calanda
Okcidente: Los Olmos Oriente: Foz-Calanda kaj Mas de las Matas
Sudokcidente: Los Olmos Sude: Berge Sudoriente: Mas de las Matas kaj Castellote

Historio[redakti | redakti fonton]

Gravaj restaĵoj atestas pri la pasinteco de la areo jam el Eneolitiko. La arkeologia kuŝejo de Cabezo de La Guardia (1-a jc a.K.) havigis materialon de iberoj kaj de romianoj. Dum la epoko de Al Andalus, Alcorisa formis parton de la islama regno kun centro en Zaragozo. Origine la loko ricevis la nomon Alkol, de la araba Al-Kura, reference al «alquerías» (kampardomo) de kie eble venas la nuna loknomo.

Sonorilturo de Sankta Maria.

La historio de la loko estas ligita al la Ordeno de Kalatravo kiu havis sidejon en Alcañiz. En la 12-a jarcento la reĝo de Aragono Alfonso la 2-a donis Alcorisa al la Ordeno de Kalatravo. En la 18-a jarcento estis prospero ĉefe per produktado de ceramiko kio rezultis en pliiĝo de la loĝantaro. Tamen la Karlismaj militoj okazigis detruon pro atakoj fare de karlistoj en 1834 kaj 1836. En la Hispana Enlanda Milito okazis mortigado unue fare de revoluciaj maldekstruloj poste fare de frankismaj dekstruloj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento sed male en Alcorisa kiu funkciis kiel komarka ĉefurbo kaj ĉiam oni retenis ĉirkaŭ 3 000 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj), sed ankaŭ minado. Nune gravas rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la arkeologia kuŝejo de iberoj (kun interpretejo), la trinava ĉefa preĝejo kun elstara sonorilturo, aliaj preĝejoj kaj ermitejoj, portikara placo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj kiel la akvorezervejo de Gallipuén, geologia ĝardeno ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]