Tristana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tristana (filmo))
Tristana
filmo
Originala titolo Tristana
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 29 mar. 1970
Ĝenro filma dramo
Kameraado José F. Aguayo
Reĝisoro(j) Luis Buñuel
Produktisto(j) Robert Dorfmann • Luis Buñuel
Scenaro Luis Buñuel • Julio Alejandro
Filmita en Madrido • Toledo
Loko de rakonto Toledo
Muziko de Frédéric Chopin
Rolantoj Catherine Deneuve • Fernando Rey • Franco Nero • Lola Gaos • Antonio Casas • Jesús Fernández Hernández • José Calvo • Fernando Cebrián • Antonio Ferrandis • José María Caffarel • Cándida Losada • Joaquín Pamplona • Mary Paz Pondal • Juanjo Menéndez • Sergio Mendizábal • Saturno Cerra • Adriano Domínguez • José Riesgo • Aldo Sambrell • Leonardo Scavino • Vicente Soler
Produktinta firmao Les Films Corona
Honorigoj Q21768390
IMDb
vdr

Tristana estas filmo de 1970 de la reĝisoro Luis Buñuel. Ĝi estas bazita sur la samnoma romano de Benito Pérez Galdós. Ĝi estis kandidata al Oskar-premio, kaj ricevis plurajn aliajn premiojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en Toledo. Post la morto de siaj gepatroj, Tristana estas atribuita al don Lope, kaduka donjuano kies epoko jam forpasis dum li estas nekapabla akcepti tion; tamen Lope seksallogas ŝin kaj Tristana iĝas lia amatino ekde la 19-jaraĝo ĝis la 21-jaraĝo, sed ŝi, konsiderata de li mem kiel kaj filino kaj edzino, petas al li permeson por studi muzikon kaj arton cele al sendependiĝo. Tiukadre Tristana enamiĝas al Horacio, pentristo kiu korespondas sian amon, kaj ŝi iras vivi kun li al Madrido. Tristana suferas kanceron en la genuo kaj sekve oni amputas al ŝi kruron. Horacio seninteresiĝas kaj Tristana revenas al Toledo kaj edziniĝas al don Lope. Tiu malsaniĝas, kaj viktimo de nokta krizo, alvokas Tristana por ke ŝi helpi lin. Tristana ŝajnigas, ke ŝi telefonas doktoron sed malfermas la fenestron dum neĝofalo, kio akcelas lian morton.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Diferencoj kun la romano[redakti | redakti fonton]

En la romano la fino ne estas tiom tragedia. Tristana ja edziniĝas al don Lope pro konveno kaj ŝi indiferentas, rezignas pri sia iama aspiro al libereco kaj eĉ trafas novan dediĉon: kukobakado. Kvankam la aŭtoro ripetas, ke eble ili estas feliĉaj, tio estas nur probablo. En la filmo tio tute ne eblas: Tristana rankoras kaj reakiras sian liberecon lasante don Lope mortiĝi pro malvarmo, malferminte la fenestron dum neĝoŝtormo.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Catherine Deneuve - Tristana
  • Fernando Rey - Don Lope Garrido
  • Franco Nero - Horacio
  • Lola Gaos - Saturna
  • Antonio Casas - Don Cosme
  • Jesús Fernández - Saturno
  • Denise Menace - Armanda
  • Vicente Solar - Don Ambrosio
  • José Calvo - Sonorilisto
  • Fernando Cebrián - Do. Miquis
  • Antonio Ferrandis - aĉetanto
  • José María Caffarel - Don Zenón

Komentoj[redakti | redakti fonton]

Tristana, Nazarín kaj Halma (Viridiana en la filmo) estas la tri romanoj de Benito Pérez Galdós kiujn Buñuel adaptis al kino. Tiun filmon delonge celis Buñuel kaj ripete oni devis prokrasti. Estis fakte du aliaj klopodoj: unu en Meksiko en 1952, kun Ernesto Alonso kaj Silvia Pinal, kaj alia en 1962, fare de Rocío Dúrcal aix Stefania Sandrelli. La finfina filmo rezultis en reveno al Hispanio, por dua kaj lasta fojo, de Luis Buñuel, post la skandalo, kiun la diktaturo faris, pro Viridiana.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tristana (película) en la hispana Vikipedio.