Hispana Societo de Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hispana Societo de Ameriko
emblemo
Hispana Societo de Ameriko Muzea Konstruaĵo
Hispana Societo de Ameriko Muzea Konstruaĵo
arta muzeobiblioteko • erudicia societo
Komenco 18-a de majo 1904 vd
Geografia situo 40° 50′ 0″ N, 73° 56′ 47″ U (mapo)40.83327-73.94643Koordinatoj: 40° 50′ 0″ N, 73° 56′ 47″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Manhatano
Hispana Societo de Ameriko (Novjorko)
Hispana Societo de Ameriko (Novjorko)
DEC
Hispana Societo de Ameriko
Hispana Societo de Ameriko
Map
Hispana Societo de Ameriko
Fondinto(j) Archer Milton Huntington vd
Membro de Usona Konsilio de Erudiciaj Societoj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Hispana Societo de Ameriko (angle Hispanic Society of America, hispane Sociedad Hispánica de América) estas muzeo kaj biblioteko por la studo de la artoj kaj kulturoj de Hispanio, Portugalio, kaj Latinameriko fondita en 1904 fare de Archer Milton Huntington. La institucio estas malfermita al publiko kaj aliro estas senpaga. Ĝia origina ĉefsidejo situas en la Palaco de Belartoj sur Audubon Terrace (ĉe 155-a Strato sur Broadway ) en la najbareco Washington Heights en Manhatano, Novjorko, Usono. La ejo estis nomumita Nacia Historia Orientilo en 2012.

Krom multaj pentraĵoj, skulptaĵoj kaj artobjektoj, ĝi ankaŭ enhavas riĉan bibliotekon, provizitan per raraj libroj kaj manuskriptoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En April 2015 la societo sciigis la nomumon de Philippe de Montebello por prezidi la Estraron de Kontrolistoj kaj gvidi laborojn por duobligi la grandecon de la muzeo kaj renovigi la nun vakan apudan Belartan konstruaĵon, iaman hejmon de la Muzeo de la indianio.

La ekstera skulptaĵo de la societo inkludas laboron de Anna Hyatt Huntington kaj naŭ gravaj reliefoj de la svis-amerika skulptisto Berthold Nebel, faritaj dĉ dek jaroj.

En 2017 ĝi ricevis la Premion Princino de Asturio por Internacia Kunlaboro .

En 2017 ĝi fermis siajn pordojn por povi efektivigi profundan renovigon. La remalfermo estas planita por 2019. Intertempe, specimeno de ĝiaj posedaĵoj estis prezentita ĉe la Prado-Muzeo (2017).

Muzeo[redakti | redakti fonton]

Ĉambro kie troviĝas la verko Vizio de Hispanio de Joaquim Sorolla

La muzeo havas pli ol 800 pentraĵojn, 600 akvareloחמ, 1,000 skulptaĵojn kaj 6,000 dekoraciajn objektojn, inkluzive de kolekto de teksaĵoj. Ĝi ankaŭ havas ampleksan kolekton de 15,000 kuprogravuroj de diversaj periodoj kaj pli ol 175,000 fotoj ekde 1850.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Galeria ĉambro kun kolekto de pentraĵoj

La muzeo enhavas verkojn de Diego Velázquez, Francisco de Goya, El Greco, kaj Joaquim Sorolla i Bastida, inter aliaj.

Grava komponento de tiu muzeo estas la Sorolla ĉambro kiu estis reinstalita en 2010. Ĝi montras la 14 grandformatajn pentraĵojn nomitajn Vision of Spain, kiujn Sorolla faris de 1911 ĝis 1919, por komisiono de Archie Huntington. Tiuj ĉi pentraĵoj ĉirkaŭas la ĉambron kaj priskribas scenojn el diversaj lokoj en la Ibera Duoninsulo (13 el Hispanio kaj unu el Portugalio).

La biblioteko pri raraj libroj tenas 15,000 librojn presitajn antaŭ 1700, inkluzive de unua eldono de Don Quijote. Ĝi ankaŭ havas la manuskripton de la latine Horae Beatae Virginis Mariae ad usum Romanum (angle nomita Black Book of Hours, de ĉ. 1458), unu el la malmultaj pluekzistantaj kopioj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Todd Florio: The Hispanic Society of America, a centennial celebration, 1904–2004. Hispanic Society of America, New York 2004, ISBN 0-87535-157-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]