Don Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infano

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Don Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infano
Don Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infano
Francisco de Goya, 1787-1788
Oleo-pentrado
110 × 80 cm
Metropola Muzeo de Arto (Novjorko)
vdr
Detalo

Don Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infano, plennome Don Manuel Osorio de Moscoso y Manrique de Zúñiga, infano estas pentraĵo de Francisco de Goya konservita en la Metropola Muzeo de Arto en Novjorko (Usono). Ĝi estas oleo-portreto de 1788, kiu estas 110 centimetrojn alta kaj 80 cm larĝa.

La portretita persono estas la plej juna filo de Vicente Joaquín Osorio de Moscoso y Guzmán, grafo de Altamira kaj konsilisto de la Banko de San Carlos, antaŭa institucio de la nuna Banko de Hispanio, kaj de María Ignacia Álvarez de Toledo y Gonzaga Caracciolo, do en realeco La nomo de la infano estis Manuel Osorio de Moscoso y Álvarez de Toledo. Vicente Joaquín, kiu dum sia tempo estis la plej titolita kaj influa aristokrato en Hispanio, estis estro de la Domo de Altamira kaj titolulo de ne malpli ol 14 Granduloj de Hispanio. La grafo dungis Goya-n, tiam portretisto ĉe la kortego de Karlo la 3-a, por fari portretojn de sia tuta familio, la persono portretita en tiu kazo estante lia filo Manuel (1784-1792).[1]

Goya reprezentas lin kiel pupon, prefere ol kiel infanon. Li estas rigida, senmova. La gesto estas serioza, kun nepenetrebla esprimo. Li estas vestita per riĉaj vestaĵoj, laŭ la modo de la epoko: profundruĝa kostumo kun blanka satena skarpo, kongrua kun liaj ŝuetoj. La lumo estas ĉe la supro de la pentraĵo.

Malsupre, diferenciĝante de la infano, estas serio da bestoj, ĉiu kun sia simbola enhavo. Tiel, estas pigo, kiun la infano tenas per ŝnuro, kaj kiu en sia beko portas paperpecon, vizitkarton de la artisto; Ĉi tiu besto estus la simbolo de scivolemo. Tamen, en kristanismo birdoj simbolas la animon, tiel reasertante la senkulpecon de ambaŭ, birdo kaj infano. Vidiĝas ankaŭ tri katoj, persekutantaj la pigon, kaj ĝi estus la mondo de instinktoj.[2] Goya konsideris katojn diablaj bestoj, kiel videblas en Los Caprichos. Li kontrastigas ilian malicon kun la senkulpeco de la knabo. Aliaj birdoj estas tenitaj en kaĝo, sur la dekstra flanko de la pentraĵo, simbolante enfermon. Malsupre oni povas legi la nomon kaj daton de naskiĝo de la modelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Manuel Osorio Manrique de Zúñiga.
  2. Kurioze, en nuntempaj Jutubo kaj cetero de la reto svarmas filmetoj en kiuj pigoj kaj aliaj korvedoj persekutas kaj ĉikanas katojn, ekzemple ĉe [1].
  • Baur, E.-G., «El rococó y el neoclasicismo » en Los maestros de la pintura occidental, Taschen, 2005, pág. 398, ISBN 3-8228-4744-5
  • Cirlot, L., (dir.), Metropolitan • MoMA, Col. «Museos del Mundo», Tomo 5, Espasa, 2007, pág. 55, ISBN 978-84-674-3808-6

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Don Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, niño en la hispana Vikipedio.