Natalie Portman
Natalie PORTMAN (naskiĝis la 9-an de junio 1981 en Jerusalemo, Israelo sub la nomo de Natalie HERSHLAG - נטלי הרשלג - kiel unusola filino) estas usona aktorino. Ŝi surprenis komence de sia kariero la junulinan nomon de sia avino Portman kiel artistan nomon.
Ŝi konatiĝis jam 13-jare per la franca filmo Léon de Luc Besson en la jaro de 1994. Tion sekvis la filmoj kiel Heat kaj precipe Star Wars.
Ŝia israela patro laboris kiel kuracisto, la usona patrino estis dommastrino. La familio translokiĝis al Usono, kiam la patro trovis laboron en Merilando kaj kiam ŝi estis 3-jara. Poste la familio multfoje translokiĝis.
Natalie estis malkovrita en aĝo de 11 jaroj en picejo. Oni proponis al ŝi laboron kiel fotomodelo por Revlon, kiun ŝi rifuzis.
Krom la aktorado, studis ŝi ankaŭ psikologion en la Universitato de Harvard kaj faris somere de 2003 bakalaŭran ekzamenon.
En 2005 oni proponis ŝin por la plej bona flank-aktorino de la Premio Ora Globo.
Ŝi scipovas la hebrean kaj anglan lingvon kaj scipovetas la japanan, la germanan, la francan kaj la hispanan lingvon. Ŝi cetere manĝas vegetarisme de sia 8-a jaraĝo.[1]
Privata vivo
[redakti | redakti fonton]En decembro 2010 la gazeto People anoncis ke Portman havas amrilaton kun la koreografo Benjamin Millepied kiun ŝi konis dum laborado en la filmo Black Swan kaj ili atendas sian unuan infanon. Lia filo Aleph Millepied Portman naskiĝis la 14-an de junio 2011.[2]
Filmografio
[redakti | redakti fonton]Jaro | Titolo | Rolo |
---|---|---|
1994 | Léon | Mathilda |
1995 | Developing | Nina |
1995 | Heat | Laura |
1996 | Beautiful girls | Marty |
1996 | Everyone Says I Love You | Laura |
1996 | Mars Attacks! | Taffy Dale |
1999 | Star Wars: Episode I – The Phantom Menace | Padmé Amidala |
1999 | Anywhere but Here | Ann August |
2000 | Where the Heart Is | Novalee Nation |
2001 | Zoolander | Herself |
2002 | Star Wars Episode I: The Phantom Menace | Padmé Amidala |
2003 | Cold Mountain | Sara |
2004 | Garden State | Samantha |
2004 | Closer | Alice |
2005 | Star Wars: Episode III – Revenge of the Sith | Padmé Amidala |
2005 | Free Zone | Rebecca |
2005 | V for Vendetta | Evey Hammond |
2006 | Paris, je t'aime | Francine |
2006 | Goya's Ghosts | Inés kaj Alicia |
2007 | My Blueberry Nights | Leslie |
2007 | Hotel Chevalier | Jack's Ex-Girlfriend |
2007 | The Darjeeling Limited | |
2007 | Mr. Magorium's Wonder Emporium | Molly Mahoney |
2008 | The Other Boleyn Girl | Anne Boleyn |
2009 | The Other Woman | Emilia Greenleaf |
2009 | New York, I Love You | Rifka |
2009 | Brothers | Grace Cahill |
2010 | Hesher | Nicole |
2010 | Black Swan | Nina Sayers |
2011 | No Strings Attached | Emma Kurtzman |
2011 | Your Highness | Isabel |
2011 | Thor | Jane Foster |
2013 | Illusions & Mirrors | Young Woman |
2013 | Thor: The Dark World | Jane Foster |
2015 | The Seventh Fire | — |
2015 | Knight of Cups | Elizabeth |
2015 | The Heyday of the Insensitive Bastards | Laura |
2015 | A Tale of Love and Darkness | Fania Oz |
2016 | Jane Got a Gun | Jane Hammond |
2016 | Pride and Prejudice and Zombies | — |
2016 | Jackie | Jacqueline Kennedy |
2016 | Planetarium | Laura Barlow |
2017 | Song to Song | Rhonda |
2018 | Annihilation | Lena |
2018 | Vox Lux | Celeste |
2018 | The Death & Life of John F. Donovan | Sam Turner |
2019 | Avengers: Endgame | Jane Foster |
2019 | Lucy in the Sky | Lucy Cola |
2019 | Dolphin Reef | Si mem |
Sursceneje
[redakti | redakti fonton]Oscar premio
[redakti | redakti fonton]Jaro | Kategorio | Filmo | Rezulto |
---|---|---|---|
2004 | Plej bona kunaktorino | Closer | Nomumita |
2010 | Plej bona aktorino | Black Swan | Gajnis |
2016 | Jackie | Nomumita |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ intervjuo pri sia elekto esti vegarana (angle)
- ↑ Informoj pri la naskiĝo de la filo en la gazeto People (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (angle)
- paĝo de la germanaj fanatikuloj Arkivigite je 2006-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo de admirantoj (angle, france, hispane, germane)
- Natalie Portman en Interreta filma datumbazo (IMDb)